„ Kvankam en la norvega literaturo Bjornson postrangas sole la grandan Henrikon Ibsen, li estas multe malpli konata ekster sia patrolando. La enkonduka skizo pri lia vivo, kiun antaŭmetis al ĉi tiu verketo la tradukintoj, estas do des pli akceptinda al fremda leganto. Multaj el la romanoj kaj dramoj de Bjornstjerne Bjornson (1832-1910) pritraktis — problemojn sociajn kaj politikajn, kaj sekve nun malaktualiĝis; sed ĉi tiu rakonto pri norvega kamparana vivo videble apartenas al tiu forta sed sobra literatura tradicio, kiu karakterizis la verkojn de modernaj skandinavoj, eĉ dum la febreco de postmilitaj jaroj.
Filo de pastro, Bjornson maturiĝis en valo de Romsdalen; la simplanima pieco kaj la amo al la hejma tero estas fortaj trajtoj de la rakonto, en kiu, krome, ne mankas romantika vivkoncepto, kiu apartenas al la epoko de ĝia verkiĝo (1859).
La stilo de la Esperanta traduko estas altnivela, glata, kaj freŝa. La preso estas bona, kaj neologismoj preskaŭ tute forestas. Min ĝenis nur kelkaj nekutimaĵoj — La unua, kion li faris estis elrigardi... Li estis kelkajn klaftojn for, sed kiuj neniel finiĝis.
Enestas klarigoj pri kelkaj lokaj aludoj, kaj prononctabelo de personaj nomoj. Entute la libro estas ĉarma kaj inda aldonaĵo al nia tradukita literaturo. ” |