Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Hebecker-galerio (germane Galerie Hebecker) situas en Vajmaro, Germanujo (Schillerstraße 18, 1-a etaĝo), en urbo kun historie kaj nuntempe favora klimato por kulturo kaj artoj. Ĝi troviĝas en la koro de la piedira zono, inter Germana Ŝtata Teatrejo kaj Ŝtata Orkestro en Vajmaro kaj Schiller-domo. La nomo venas de la galeristoj Susanne kaj Klaus Hebecker (frato ŝia).

Galerio Hebecker
Galerio
entrepreno • artgalerio • arkitektura strukturo [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
SituoVajmaro
- koordinatoj50° 58′ 46″ N, 11° 19′ 38″ O (mapo)50.979451811.3271881Koordinatoj: 50° 58′ 46″ N, 11° 19′ 38″ O (mapo)

Administrado
- situoSchillerstr. 18 (99423 Weimar)

Galerio Hebecker (Turingio)
Galerio Hebecker (Turingio)
DEC
Galerio Hebecker
Galerio Hebecker
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Galerio Hebecker

Vikimedia Komunejo:  Galerie Hebecker, Weimar [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Hebecker-galerio, Vajmare
Ŝildo ĉedoma

Historio doma redakti

 
Ŝildo je la unua etaĝo, kie estis okazintaj ekspozicioj jam en la tempo kie estis tie pordama vestaĵbutiko

Inter novembro 1775 kaj februaro 1779 ĝi servas kiel balejo (Redoutenhaus).[1] Posedanto estis la kortega ĉasisto Anton Georg Hauptmann.[2] En la 18-a jarcento ene estis Kafejo Sperling. Ene loĝis Friedrich Maximilian Klinger kaj en 1787 estis tie ĉi la unua loĝejo de Friedrich Schiller en Vajmaro.[3]

En 1914 malkonstruitis la domo kaj faritis kompleta novkonstruo. Willy Scheide malfermis en la 1.9.1937 surloke specialan vendejon por virinaj vestaĵoj kun elmontra zono kaj ekspoziciaj salonoj en la unua etaĝo. Jam en 1945 estis ĝia fermiĝo kaj la komercistoj tute koncentriĝis pri alia filio je Windischenstraße 13.[4]

Dum GDR-tempo kaj mallonge post Turniĝo gastas surloke Kafejo Esplanade.

Ofertoj redakti

Riĉa artaĵaro, altaj artaj normoj, pli ol 200 m² da ekspoziciejo por konstantaj kaj specialaj ekspozicioj kaj la riĉeco de sperto de pli ol 10 jaroj da galeria laboro estas bonaj kondiĉoj por efika kulturdokumenta kaj -krea spacoj. Fokuso kuŝas sur germana arto de la 20-a jarcento, faritaĵoj de la t.n. perdita generacio kaj esprima realismo. Precipe la artistoj trafitaj de naziismo, uloj kun devigita elmigrado, la formalisma debato en komunisma GDR kaj kritika vido je diktantaj (artaj) modoj havas hejmon en tiu galerio.

Ekskursoj al nuntempaj germana kaj eŭropa artoj ankaŭ ne neglektatas. En 2020 iĝis fuzio kun samnoma galerio en Erfurto.[5]

Artistoj kun eksponitaĵoj en la vajmara galerio (elekto) redakti

La jenaj artistoj aŭ organizis ekspoziciojn aŭ troviĝas kun verkoj siaj daŭre tie: Angela Hampel, Armin Schulze, August Hofer, Barthold Asendorf, Bruno Quass, Bruno Voigt, Carl Lohse, Carl Marx, Curt Ehrhardt, Curt Querner, Edmund Kesting, Elizabeth Shaw,Erich Fraaß, Ernst Hassebrauk, Fridolin Frenzel, Fritz Cremer, Fritz Keller, Fritz Kuhr, Georg Judersleben, Gerhard Altenburg, Gerhard Renner, Gottfried Diehl, Gotthold Krippendorfer, Günther Jahn, Hanns Hoffmann-Lederer, Hans Scheib, Hans-Joachim Breustedt, Hans-Theo Richter, Heinz Tetzner, Heinrich Ehmsen, Helmut Lander, Herbert Enke, Herbert Herbst, Herbert Tucholski, Horst Hussel, Ingo Kuczera, Joseph Hegenbarth, Karl Erich Müller, Karl Holfeld, Karl Ortelt, Kate Diehn-Bitt, Kay Voigtmann, Klaus Roenspieß, Konrad Henker, Kurt Bunge, Núria Quevedo, Otto Herbig, Otto Pankok, Paul Michaelis, Ralf Bergner, René Graetz, Uwe Pfeiffer, Walther Klemm, Werner Tübke, Wilhelm Grimm, Wilhelm Höpfner, Wilhelm Rudolph, Woldemar Winkler, Wolfgang Frankenstein, Wolfgang Peuker.

Eldonoj (elekto) redakti

  • Michael Hebecker: Hans Joachim Breustedt, 1901-1984
  • Peter Arlt: Farbenglut einer paradiesischen Bilderwelt - Fritz Keller
  • Wege des Sehens. Gerhard Kettner und Schüler
  • Erich Fraaß, 1893-1974
  • Magie der kleinen Dinge - Otto Herbig
  • Karl Ortelt, 1907-1972
  • Vom Planbild zum Raumbild. Rolf D. Schmidt, 1929-1989
  • Des Lebens dunkle Tänze. Der Maler Curt Ehrhardt, 1895-1972

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Jürgen Beyer: "Die Veranstaltungsorte der Redouten in Weimar von 1770 bis 1835." Arkivigite je 2018-07-23 per la retarkivo Wayback Machine Ĉe: Weimar–Jena: Die große Stadt, 8/4 (2015) p. 352–390
  2. Volker Wahl: "Der Entrepreneur von Weimar. Zur Biografie des Hofjägers Anton Georg Hauptmann (1735–1803)". Ĉe: Weimar–Jena: Die große Stadt, 8/4 (2015) p. 391–417
  3. Wilhelm Bode: Der weimarische Musenhof 1756-1781, p. 226: Er wohnte nach den ersten Gasthofstagen in dem neuen Hause an der Esplanade, ganz nahe dem Palais der Herzogin Amalie, also an der Promenade, wo die Damen auch oft allein wandelten. - La informo pri onidira loĝado ŝilera troviĝas piednote.
  4. Artikolo "Geschäftsleben", en Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Böhlau, Weimar 1993; dua eldono, Böhlau, Weimar 1998. ISBN 3-7400-0807-5, konkrete p. 150
  5. Christiane Weber: "Fusion der Galerien Hebecker in Weimar und Erfurt. Erste gemeinsame Ausstellung eröffnet". - Ĉe: TLZ, 10.6.2020