Ganga akridotero

(Alidirektita el Ganga minao)

Ganga akridoteroGanga minao (Acridotheres ginginianus) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de Akridoteroj kiuj portas fruntajn krestojn. Ĝi loĝas en Suda Azio kun teritorioj el Sindo, Pakistano al Bangladeŝo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ganga akridotero

Ganga akridotero, ĉe Gango ĉe Biharo
Ganga akridotero, ĉe Gango ĉe Biharo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Acridotheres
Specio: 'A. ginginianus'
Acridotheres ginginianus
(Latham, 1790)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi estas simila laŭ koloro kaj kunhavas teritorion kun la Komuna minao, sed ĝi estas iom pli malgranda kaj griza, dum la Komuna minao estas multe pli bruna. Malkiel la Helventra minao aŭ aliaj membroj de la genro de Akridoteroj, kaj la Komuna minao kaj la Ganga minao montras flavecajn ĉirkaŭokulajn haŭtomakulojn, sed tiuj de la Ganga minao estas pli oranĝecaj kun hirtecaj plumoj ĉirkaŭe. Same ambaŭ proksime parencaj specioj ne montras (aŭ apenaŭ) la elstaremajn krestojn de la aliaj akridoteroj. Aliaj distingiloj estas ke la nigra krono havas klaran limon ĉe la Ganga minao dum temas pri gradado ĉe la Komuna minao. Krome la flugilmakuloj kaj pintoj de vostoplumoj estas rozkolorecaj anstataŭ blankecaj[1].

Ĝenerale temas pri grizeca birdo pli nigra en kapo, flugiloj (kun brilverdecaj nuancoj) kaj vosto kun blankeca fajna bordeto. En la nigra kapo elstaras la ruĝoranĝa haŭtaĵo kaj ĉirkaŭ la bruna okulo iom da nigreca ĉirkaŭokulo.

Ambaŭ seksoj estas similaj; junuloj estas pli palaj kaj brunaj.[2].

Distribuado redakti

La Ganga akridotero troviĝas en plej granda parto de duoninsula Suda Azio, el Sindo, Pakistano okcidenten al Bangladeŝo orienten, ĝenerale inter latitudoj de ĉirkaŭ 19o (Mumbajo); al 28o (Ganga valo). La Ganga akridotero forestas el plej sekaj regionoj de Raĝastano. Ĝi havas makulecan distribuadon sed ĝi estas komune vidata en plej grandaj rivervaloj. Ĉefe loĝantaj birdoj, la Ganga akridotero montras regulajn sezonajn lokajn movojn en kelkaj areoj. Individuaj perditaj vagantoj estis dokumentataj tiom malproksime kiom ĝis Kandaharo, Afganio, kaj Ĉenajo, Barato[1]

Habitato redakti

La Ganga akridotero troviĝas inter rokoj, en malferma kamparo kaj ĉirkaŭ homaj setlejoj, ofte ĉe tevendejoj kaj merkatoj ktp. Ili oftumas ĉe trajnstacioj. Komune troviĝanta ĉe riverbordaj habitatoj.

Kutimaro redakti

 
Detalo de Ganga minao eldorse.

La Gangaj akridoteroj estas gregemaj, kaj povas troviĝi en aroj eĉ dum la reprodukta sezono. Tiuj birdoj estas kutime tre fidemaj kaj netimidaj. Ofte vidataj en trajnstacioj inter platformoj kaj eĉ inter la piedoj kaj valizoj de pasaĝeroj, plukantaj manĝerojn; ili estas vidataj en merkatoj kiel ĉe Malnova Delhio, ŝtelsaltetantaj al ĉaroj de vendistoj por rabi rubaĵojn.

La Gangaj akridoteroj ankaŭ traserĉas publikajn rubejojn por rubaĵojn kaj manĝerojn kaj foje atendas sur gregoj por serĉi iksodojn aŭ insektojn.

La voĉo estas iom pli milda ol tiu de la Komuna minao.[3]

Manĝo redakti

 
Ganga akridotero trinkante akvon el fluanta akvo ĉe riverbordo (Ganga valo ĉe Biharo).

La Gangaj akridoteroj manĝas fruktojn, grenojn kaj insektojn. Ili povas esti tre detruaj ĉe rikoltoj de sorgo. Aliflanke en Bihar estis konstatitaj stomakoj plenplenaj el, inter aliaj, larvoj de la tineo Ophiusa melicerte, kiu estas tre damaĝa ĉe ricino.

Nestumado redakti

La Gangaj akridoteroj havas nestosezonon el aprilo al aŭgusto, kaj plej parto de birdoj nestumas el majo al junio.

La nesto estas liteto el herbo kaj rubaĵoj, enmetita en larĝa kamero fine de horizontala tertunelo. Tiuj tuneloj povas esti elfosataj en deklivaj terbordoj de riveroj, flankoj de neuzataj brikofarejoj, terputoj aŭ eĉ en konstruaĵoj. La nestoj povas inkludi erojn de serpentohaŭto.

La Gangaj akridoteroj ofte reproduktiĝas en kolonioj kun la Komuna minao. Oni konstatis grupojn de 50 aŭ eĉ plie da paroj en ununura kolonio.

La Ganga akridotero demetas 3 al 5 ovojn en unu ovodemetado. Tiuj ovoj estas brilpalbluaj.


Bildaro redakti

Bildoj de Gangaj akridoteroj en Hodal, Faridabado, Distrikto de Harjano, Barato.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Ali, Salim; Sidney Dillon Ripley. (1986/2001) Handbook of the Birds of India and Pakistan, 2nd ed.,10 vols. Oxford University Press. Bird number 1008, vol. 5, p.181-183. La informo el Ĉenajo povas esti de skapinta kaĝobirdo.
  2. Grewal, Bikram; Bill Harvey and Otto Pfister. (2002) Photographic guide to birds of India. Periplus editions.
  3. Ali, Salim; J. C. Daniel. (1983) The book of Indian Birds, Twelfth Centenary edition. Bombay Natural History Society/Oxford University Press.