Gary Larson

usona kartunisto

Gary LARSON (14a de Aŭgusto, 1950) estas usona bildliteraturisto. Li estas la kreinto de The Far Side, serio kiu estis internacie publikita en ĉirkaŭ 1,900 gazetoj dum dekkvin jaroj[1] Tiu serio finis per la retiriĝo de Larson la 1an de Januaro, 1995. Liaj 23 libroj de kolektitaj bildstrioj kombinis vendojn de pli ol 45 milionojn da ekzempleroj.[1]

Gary Larson
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1950 (1950-08-14) (73-jaraĝa)
en Tacoma
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Vaŝingtonia Ŝtata Universitato • Curtis Senior High School
Subskribo Gary Larson
Okupo
Okupo kartunisto • bildliteraturisto • bildliteratura verkisto • desegnisto • karikaturisto • vidartisto
Verkoj The Far Side
TTT
Retejo http://www.thefarside.com/
vdr

Temoj en lia plej fama serio The Far Side estis ofte proksimaj al superrealisma humuro, kia "Kiel kondutas bovinoj kiam homoj ne rigardas" aŭ "La neatenditaj danĝeroj esti insekto." Ofte, la konduto de supozeblaj superaj homoj estas komparata kun bestoj. Por ekzemplo, patro klarigas al sia filo ke birdokanto estas teritoria markilo ofta en malsupraj animaloj, dum ili estas ĉirkaŭitaj de heĝoj, bariloj kaj densa domaro. Animaloj kaj aliaj kreaĵoj estis ofte prezentitaj antropomorfe. Unu strio priskribas familion de araneoj veturanta per aŭto kun skribaĵo "Havu bonan tagon", montrante "ridetan vizaĝon" kun ok okuloj.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Weise, Elizabeth (22a de Novembro, 2006). "Larson drawn to wild side". USA Today. [1] Alirita la 21an de Januaro, 2018.