Gary Osborne
Gary Osborne (naskiĝis en Londono en 1949) estas angla kantisto kaj kantverkisto el Britio. Li prezidis la Direktoraron de Kantaŭtoroj de la Brita Akademio de Komponistoj-Verkistoj kaj Aŭtoroj dum 12 jaroj, dum kiu li estis prezidanto de la premioj Ivor Novello.
Gary Osborne | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Gary Osborne | ||
Naskonomo | Gary Anthony Osborne | |
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1949 (75-jaraĝa) en Londono | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Profesio | ||
Okupo | kantaŭtoro • kantotekstisto • komponisto • kantisto vd | |
Laborkampo | muziko • kantado vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kariero redakti
Naskita en Londono en 1949, Osborne estas la filo de la muzika direktoro Tony Osborne. Li edukiĝis en Svislando kaj eniris la muzikan industrion en la aĝo de 15 jaroj.
Kiel adoleska kantverkisto Osborne havis registradojn de Timi Yuro, Nana Mouskouri kaj Val Doonican kaj en la aĝo de 17 havis sian unuan kanton en la usona furorlisto kun "On The Other Side" de la muzikgrupo The Seekers, kiun li verkis kun Tom Springfield.
Aparte konata iĝis lia duopo Blue eyes (angle, "Bluaj okuloj"), kiun li verkis kun la kantaŭtora kolego Elton John.