Gastejo ĉe Blanka cigno (Vajmaro)

Ĉe Blanka cigno (germane Gasthaus zum weißen Schwan) estas historia gastejo en Vajmaro, Germanujo (Frauentor-strato 23, angulo Seifen-strateto).

Gastejo Zum weißen Schwan, Vajmaro
kanona kuglo ene de la gasteja muro

Historio redakti

Eble estis estinta surgrunde iam monaĥejo kaj legendo rakontas ke Andreas John, eksa frokulo, renkontis tie ĉi la eksan monaĥinon Nella en kiu li estis enamiĝinta. Ĉar ili estis neriĉaj donis ŝi al li amuleton petante ŝanĝi ĝin kontraŭ pano. Sur ĝi estis bildo de blanka cigno. Terurigite li redonis ĝin kaj volis ke ŝi redonu ĝin al la klostro. Post ŝia foriro John dedicis iĝi bierfaristo. Kanona kuglo el la 1806 jaro memorigas la restadon de francaj soldatoj kiujn oni devis gastigi dumokupade.

Ĝi troviĝas kontraŭe al Goeta loĝdomo kies unua apero stratmape datumas je 1569. Mencio sub la nomo de gastejo antaŭ Maria pordego estis en 1638. Kvindek jarojn poste konatas gastejestro nome Sebastian John de gastejo kun cigna nomo. Alia mencio cignotitola estas de 1764.

Gastoj redakti

La tuja najbareco al la goeta konstruaĵo memkompreneble bonegis des pli ke Goeto mem ŝatis frekventi ĉi tiun restoracion. Krome ĝi servis kiel tranoktejo por gastoj goetaj. En la 18-a de februaro 1827 Goeto invitis Carl Friedrich Zelter promesante tranoktadon cignogastejan,[1] Sekve listo de famaj gastoj longas. Jen listo nekompleta de surloke gastintaj: Lucas Cranach la Maljuna, Johann Sebastian Bach, Johann Wolfgang von Goethe, Friedrich von Schiller, Franz Liszt, Willy Brandt, Hans-Dietrich Genscher, George H. W. Bush, Karl Lagerfeld, Udo Lindenberg, Akihito, Margareta la 2-a (Danio).

La konstruaĵo figuras sur listo de monumentprotektotaĵoj vajmaraj.

Literaturo redakti

  • Fritz Fink: Der Gasthof „Zum Weißen Schwan“, Weimar meinen verehrten Gästen gewidmet, Weimar 1930.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Der weiße Schwan begrüßt Dich jederzeit mit offenen Flügeln. - Kp. Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 489.
50.97772222222211.329055555556