Nikolaj Gastello

(Alidirektita el Gastelo)

Nikolaj Franceviĉ GASTELLO (ruse Николай Францевич Гастелло; naskiĝis la 6-an de majo 1908 en Moskvo, mortis la 26-an de junio 1941) estis soveta piloto, kiu per la maniero de Pjotr Nesterov (t.e. kiel kamikazo) atakis germanan trajnon. Ĝis la dua mondmilito li partoprenis du aliajn militojn: Vintran militon kaj batalon de Halhin Gol.

Nikolaj Franceviĉ Gastello
Portreto de Nikolaj Gastello
Portreto de Nikolaj Gastello
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1908
en Moskvo
Morto 26-a de junio 1941
en inter la vilaĝo Macki, Ukrajno kaj Ŝepeli, Belorusa Soveta Socialisma Respubliko
Mortokialo mortis en batalo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Sovetunio
Okupo
Okupo oficiropiloto
vdr

Gastello estris bombaviadilon ДБ-3. La 26-an de junio 1941 malamikoj sukcesis trafi lian aviadilon per kanono. Li kun tri amikoj direktis la rompitan aviadilon kontraŭ nazia teknikaro, ĉar ili nek povis veturi hejmen, nek volis saltante el la aviadilo esti kaptitaj de nazioj.

Poŝtmarto de 30 Kop. el USSR, memore al Gastello