Gaston Couté (Gastono Kute) naskiĝis en Beaugency la 23-an de septembro 1880, kaj mortis en Parizo la 28-an de junio 1911. Li estis franca liberecana poeto kaj kanzonisto.

Gaston Couté
Persona informo
Gaston Couté
J' adore la poesie cantique paien ou notre dame des sillons.Signe Enzo
Naskiĝo 23-an de septembro 1880 (1880-09-23)
en Beaugency
Morto 28-an de junio 1911 (1911-06-28) (30-jaraĝa)
en 10-a arondismento de Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Meung-sur-Loire vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo poeto • chansonnier vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Gaston Couté

Biografio redakti

Filo de muelisto, li frue ekabomenis la lernejon, el kiu li forfuĝis antaŭ abiturientiĝo. Li tiam iĝis help-komizo ĉe la impostejo de Orleano, kaj poste laboris en la loka ĵurnalo Le Progrès du Loiret. Li ekpublikigis siajn poemojn en lokaj ĵurnaletoj kaj komponis en la regiona dialekto. Post prezentado de siaj verkoj al parizaj artistoj okaze de turneo, li ricevis kuraĝigojn kiuj decidigis lin iri Parizon en 1898 - li tiam aĝis 18 jarojn.

Post kelkaj tre malfacilaj jaroj, li spertis iom da sukceso, deklamante siajn poemojn en kabaredoj. Li kunlaboris en la revuo la Bonne chanson (la Bona Kanzono) de Théodore Botrel. Li iel prezentiĝis kiel versio de Jehan-Rictus, kiu lin helpis debuti. Li ankaŭ verkis kanzonojn pri aktualeco por anarkiistaj gazetoj: La Barricade (la Barikado) kaj ĉefe La Guerre Sociale (La Sociala Milito")

Peniga estis lia viv-fino: pro la tuj onta milito, kiu eksmodigis la anarkiismajn kanzonistojn profite al la patriotismaj, li ne plu povis lukri kaj mortis pro malsano, alkoholo kaj malsato.

En Francio, la poemoj de Gaston Couté regule reaperas, kaj kelkaj famaj kantistoj (Édith Piaf, Bernard Lavilliers kaj aliaj) enigis liajn verkojn en sian repertuaron.

Gaston Couté en Esperanto redakti

  • la Voĉdonantoj aperis en traduko (La KancerKliniko n°123, 2007)
  • Poemoj, noveloj, teatraĵoj. Tradukis Armela LeQuint, Ĵak Le Puil kaj Jopetro Danvy. Thaumiers: La KancerKliniko, 2013.