Gastono de Francio

Gaston Jean Baptiste de Francio (franclingve Gaston de France), grafo de Orléans, kelkfoje alinomita Gaston de Orléans (naskiĝis en 1608 en Fontainebleau - mortis en 1660 en Blois) estis franca princo el la burbona branĉo de la Kapetidoj.

Gastono de Francio
franca princo
Gaston of France, Duke of Orléans by Anthony van Dyck (Musée Condé).jpg
Blason duche fr Orleans (moderne).svg
Ceteraj titoloj duko de Anĵuo, grafo de Eu, grafo de Blois, duko de Orléans kaj duko de Chartres
Persona informo
Gaston de France
Naskiĝo 25-an de aprilo 1608 (1608-04-25)
en Fontanbelo
Morto 2-an de februaro 1660 (1660-02-02) (51-jara)
en Kastelo de Blois
Tombo Baziliko de Saint-Denis [#]
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Subskribo Gastono de Francio
Familio
Dinastio Burbona dinastio de Francio [#]
Patro Henriko la 4-a [#]
Patrino Maria de Mediĉo [#]
Gefratoj Izabela de BurbonoHenrietta Maria de FrancioKristino de Francio • Katerino Henrikino de Bornono • Cezaro, Duko de Vendôme • Nikolao Henriko, Duko de Orleano • Ludoviko la 13-a • Antoine de Bourbon • Jeanne-Baptiste de Bourbon • Henriko de Borbono, Duko de Verneuil • Alexandre de Vendôme [#]
Edz(in)o Marie de Bourbon, Duchess of Montpensier • Marguerite of Lorraine [#]
Amkunulo Louise Roger [#]
Infanoj Anne Marie Louise d'Orléans • Marguerite Louise d'Orléans • Élisabeth Marguerite d'Orléans • Françoise Madeleine d'Orléans • Jean Gaston, Duke of Valois • Marie Anne d'Orléans • Louis d'Orléans, count of Charny [#]
Profesio
Okupo aristokrato • politikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Gaston de Francio

Li estis la tria filo de la franca reĝo Henriko la 4-a kaj de Maria de Mediĉo, kaj la pli juna frato de la estonta Ludoviko la 13-a. Gaston unue ricevis la titolon de duko de Anĵuo. Sekve, li fariĝis grafo de Eu, grafo de Blois, duko de Orléans kaj duko de Chartres (1626).

Gaston estis klera, sagaca sed ankaŭ malpersistema kaj mallaborema. Dum sia tuta vivo li manovris en la reĝa kortego, unue kontraŭ la kardinalo Richelieu, sekve kontraŭ la kardinalo Mazarin. Liaj konspiroj, tamen, ĉiam malsukcesis, precipe pro manko de politika volo. Gaston plejofte denuncis siajn kunkulpulojn kaj kaŭzis iliajn ekzekutojn.

Je la fino de sia vivo, Gaston ankaŭ partoprenis la Frondon : tial Mazarin ekziligis lin al lia kastelo de Blois en 1652, kie li mortis en 1660.