Georges Sioui

Georges E. Sioui (n. en1948 al Wendake en Kebekio - ) estas indiĝena historiisto, filozofo, aktivisto, poeto, eseisto kaj kantverkisto de la hurona-ŭendata nacio. Li estas ankaŭ internacia preleganto pri la hodiaŭaj indiĝenaj filozofio, historio kaj spiriteco, tio estas honori, en sia koro kaj animo, la senfinan reton de sanktaj rilatoj unuigantaj ĉiujn estaĵojn ĉirkaŭ la Granda Vivciklo[1]. Li prelegis ankaŭ pri indiĝenaj temoj kiel ekzemple la koncepto de matriarkeco kaj indiĝenaj vidpunktoj rilate al sano. Georges Sioui estas poligloto kiu parolas la francan, la anglan, la hispanan, la portugalan, la italan, la germanan kaj la rusan. Li scipovas ankaŭ diversajn indiĝenajn lingvojn de Kanado[2].

Georges Sioui
Georges E. Sioui au théâtre d'Aujourd'hui.png
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1948 (1948-11-03) (73-jara)
en Kebekurbo
Ŝtataneco Kanado
Okupo
Okupo filozofo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

En 1991 li doktoriĝis ĉe la Universitato de Laval (Kebekio). Li estis profesoro pri indiĝenaj studoj ĉe universitatoj en Kanado kaj Usono[3].

Pluraj revuoj kaj sciencaj revuoj publikigis liajn skribaĵojn pri la indiĝenaj filozofio, historio kaj edukado. Lia libro Pour une histoire amérindienne de l’Amérique kaj kelkaj aliaj skribaĵoj estas tradukitaj al diversaj lingvoj (angla, germana, hispana, japana, greka, mandarena). Li volas ke la ekstera mondo perceptu la historion de la unuaj nacioj de Kanado kiel ili mem perceptas sin kaj la realon.

Li respondecis pri la kreado kaj efektivigo de registaraj politikoj por la konservado kaj disvolviĝo de indiĝenaj kulturoj en Kanado[4]. Inter 1999 kaj 2000 li estis prezidanto de la Instituto de Indiĝena Registaro en Vankuvero[4]

Georges Sioui kaj liaj kvar fratoj akiris gravan venkon en la Supera Kortumo de Kanado (la "Afero Sioui") pri teritoriaj kaj tradiciaj teruzaj rajtoj[2].

EsperantoRedakti

George Sioui akceptis esti honora membro de la Honora Komitato de la Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo (2020)[5].

VerkaroRedakti

Georges E. Sioui verkis plurajn librojn[6]:

  • Les Hurons-Wendat : une civilisation méconnue (La Huronoj-Wendat : civilizo miskonita), Presses de l’Université de Laval,1994 (re-eldonita en 1999 kaj en 2019)
  • For an Amerindian Autohistory. Montréal: McGill-Queen's University Press, publikigita en la franca sub la titolo Pour une autohistoire amérindienne. estas eseo pri la fundamentoj de sociala moralo, 1992 ĉe PUL, reeldonita en 2001 ĉe L'Harmattan (ISBN : 2-7475-0374-7) kaj en la mandarena eldonita de Inner Mongolia University Press (2000).
  • Histories of Kanatha: Seen and Told. Essays and Discourses, 1991-2008. Ottawa: University of Ottawa Press, 2008, publikigita en la franca sub la titolo Histoires de Kanatha: vues et racontées, estas kolekto de 30 eseoj kaj prelegoj.
  • Seawi, poemkolekto, eld. Lavender Ink Press; 2013
  • Eatenonha Native Roots of Modern Democracy, eld. McGill-Queen’s University Press, 2019

Alia publikaĵoRedakti

Sioui G., O Kanatha! We Stand in Guard for Thee! Indigenous, National, and Transnational Identities in the Americas. Presentado ĉe la Zentrum für Interamerikanischen Studien, Universitato de Insbruck (Aŭstrio), la 15-an de junio 2010[1].

Vidu ankaŭRedakti

Indiĝenaj popoloj

Unuaj nacioj

Paĉamama

Eksteraj ligilojRedakti

(eo, fr) Intervjuo kun Georges Sioui dum MondaFest 2020 (filmeto)

(fr) Georges Sioui pri la historio de la indiĝenoj en Kanado (filmetoj)

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 (en) “O Kanatha! We Stand on Guard for Thee!" (PDF), Universitato de Insbrück.
  2. 2,0 2,1 (en) Georges Sioui - Principal Investigator, Anisnabe Kekendazone
  3. (fr) Biografio
  4. 4,0 4,1 (fr) Georges Sioui, Terres en Vue - LandInsights
  5. #mondafest2020 Nicolas Viau prezentas Georges Sioui, jutuba filmeto
  6. (fr) Georges E. Sioui, Presses de l'Université Laval