Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Gerald C. JERVIS (1915-1985) estis skota esperantisto, eminenta ŝekspirologo kaj tradukanto.

Gerald C. Jervis
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1915 (1915-01-01)
Morto 30-an de novembro 1984 (1984-11-30) (69-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantistoverkisto
vdr

Kun William Auld, Arthur Dawson Foote, John Francis, John Dinwoodie kaj Reto Rossetti li kreis sesopan skotan literaturan grupon, sed ĉar ĉiu loĝis en alia loko, ili kreis cirkulantan kajeron La testudo, al kiu ĉiu el ili kontribuis. Jervis ĉiun rondiron riĉigis per sceno el La mildigo de la megero, kiun li estis tiam tradukanta kaj kiu aperis en la eldonplano de la eldonejo Stafeto jam en 1958. Sed ĝi eldoniĝis nur post lia morto en 1988 en Roterdamo kun iom modifita titolo, laŭ konsilo de Rossetti, La dresado de la megero. Sed liajn tradukojn alportis ankaŭ Angla Antologio, La nica literatura revuo kaj lia originaloj gajnis premion en Belartaj Konkursoj.

Originaloj redakti

  • La Sinjorino, kiu kredis (unua premio de dramo, Belartaj Konkursoj 1953)
  • Fraŭlina pudoro similas al oro (dua premio de prozo, Belartaj Konkursoj 1954)
  • Saluto al Suplemento kompilita de Prof. Waringhien por la kvara eldono de "Plena Vortaro de Esperanto" (la nica literatura revuo, 1/3 p. 108-109, 1956)
  • Du lordoj kaj du vortoj (aŭ: Kiom valoras etimologio?) (la nica literatura revuo, 2/3 p. 87-88, 1957)

Tradukoj redakti

  • Joseph Addison: Oratorinoj (Angla Antologio, 1957, 267-269)
  • Joseph Addison: Aventuroj de ŝilingo (Angla Antologio, 1957, 270-272)
  • Arthur Conan Doyle: La bendo makulita (Angla Antologio II, 1987, 305-326)
  • William Shakespeare: La dresado de la megero (Esperantaj kajeroj, Roterdamo 1988)

Fontoj redakti

  • Artikolo de Retto Rossetti en "La dresado de la megero", p. 11-12, pri la tradukinto G. Jervis.