Gerersdorf-Sulz
Gerersdorf bei Güssing-Sulz, hungare Németszentgrót-Sóskútfalu [nEmetsentgrOt-ŝOŝkUtfalu], estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Güssing. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 1 014 loĝantoj. Ankaŭ la vilaĝeto Rehrgraben, hungare Őzgödör, kroate Prascevo apartenas al la komunumo.
- Areo: 22 km²
- Alto super marnivelo: 228 m
- Poŝtkodo: 7542
- Aŭtokodo: GS
- Telefonkodo: (0) 3328
Gerersdorf-Sulz | |||
---|---|---|---|
la loka kirko
| |||
neurba komunumo de Aŭstrio • komunumo de Aŭstrio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7540 • 7542 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 014 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 47 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 4′ N, 16° 15′ O (mapo)47.06888888888916.253611111111Koordinatoj: 47° 4′ N, 16° 15′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 228 m [+] | ||
Areo | 21,63 km² (2 163 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gerersdorf-Sulz [+] | |||
Situo redakti
Gerersdorf bei Güssing-Sulz troviĝas laŭ traira flankovojo. Güssing troviĝas 4–8 km-ojn.
Historio redakti
Gerersdorf bei Güssing (Németszentgrót) redakti
En la 15-a jarcento familio Girolt havis tie burgon. En 1910 vivis en la komunumo 917 homoj (plejparte germanoj).
Sulz im Burgenland hungare Sóskútfalu, kroate Šeškut redakti
Jam la romianoj profitis la kuracajn fontojn. En la 19-a jarcento banejo kaj gastejoj konstruiĝis. Menciinda estas kastelo de Festetics [feŝtetiĉ]. En 1910 vivis tie 507 homoj (germanoj en majoritato, kroatoj en minoritato).
Rehrgraben - Őzgödör - Prascevo redakti
Güssing troviĝas 10 km-ojn. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1157 en formo torrens Zurnu. La loko estis ferogisejo. Post la mezepoko rifuĝintaj kroatoj alvenis. En 1910 vivis tie 399 homoj (kroatoj en majoritato, germanoj en minoritato).
Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝoj apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Németújvár, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. En 2001 vivis en Gerersdorf bei Güssing-Sulz 1057 homoj (1023 germanoj, 10 kroatoj, 7 hungaroj, 2 ciganoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- germana kaj hungara Vikipedioj
- http://adatbazis.mtaki.com[rompita ligilo]
- http://maps.google.com