Gergő Kosina [gergO koŝina], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kosina Gergő estas hungara naĝila naĝisto, mondĉampiono, mondrekordulo.

Gergő Kosina
Gergő Kosina
Gergő Kosina
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1996 (1996-07-11) (27-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo naĝisto
vdr

Gergő Kosina[1] naskiĝis la 11-an de julio 1996 en Redondo Beach (Kalifornio, Usono).

Biografio redakti

Gergő Kosina naskiĝis en Kalifornio en hungara familio, sed post duonjaro de la naskiĝo ili revenis al Hungario. Kosina maturiĝis en gimnazio en Debrecen en 2015, poste li studis arkitekturon en Universitato de Debrecen.

Sporta kariero redakti

Patro de Gergő Kosina estis naĝila naĝisto, li metis sian filon en akvon jam duonjaro depost la naskiĝo. La juna Gergő aĝis 3, kiam li lernis naĝi. Li uzis unue naĝilojn en sia aĝo 6 kaj tiutemple li komencis starti en konkursoj. Inter la junuloj li havis bonajn rezultojn en konkursoj, poste inter la plenkreskuloj en 2013 en monsĉampionumo li estis la unua en 200 m rapidnaĝo kun naĝiloj. En aliaj konkursoj inter 2011-2017 en tiu branĉo li startis 18-foje kaj estis la unua same 18-foje. Inter ili unu estas mondrekordo. Li finis sian aktivan sportkarieron en 2017.

Fontoj redakti

Referencoj redakti