Gergely Angyalosi
Gergely Angyalosi [gergej andjaloŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Angyalosi Gergely estas hungara kritikisto, literaturhistoriisto, altlerneja instruisto.
Gergely Angyalosi | |
---|---|
Gergely Angyalosi en 2011 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1953 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | literaturkritikisto • lektoro • literaturhistoriisto |
Gergely Angyalosi[1] naskiĝis la 2-an de aprilo 1953 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Gergely Angyalosi akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1977, poste li studis lernojaron en Supera Normala Lernejo, pli poste en la universitato li plulernis helpe de stipendio kaj akiris plian diplomon en 1980. Pro opozicia konduto li estis nur liberprofesia lingvoinstruisto, inter 1981-1984 li estis aspiranto. Ekde 1984 li laboris en akademia instituto, krome ekde 1990 li instruis en Scienca Universitato Lajos Kossuth. Li kandidatiĝis en 1994, li habilitiĝis post 3 jaroj.
Li kontribuis ekde 1974. Li ricevis premiojn inter 1997-2009.
Elektitaj kontribuoj redakti
- A lélek lehetőségei. Líra és szubjektumelmélet összefüggései a század eleji Magyarországon (1986)
- A költő hét bordája (1996)
- Romtalanítás. Kritikák, esszék, tanulmányok (kritikoj, eseoj, studoj, 2004)
- Rejtett fényforrások (2015)
- Az állandó és a változó. Tanulmányok és kritikák (studoj, kritikoj, 2020)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM41054 hungarlingva datenaro de muzeo