Gergely Attila Zaránd

Gergely Atilo Zaránd [gergej atila zarAnd], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zaránd Gergely Attila estas hungara teoria fizikisto, profesoro, membro (korespondanta (2016), ordinara (2022)) de Hungara Scienca Akademio.

Gergely A. Zaránd [1] naskiĝis la 25-an de julio 1969 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gergely A. Zaránd studis en Scienca Universitato Loránd Eötvös en sia naskiĝurbo kaj en Franca Politeknika Lernejo en Palaiseau (1992). En la studjaro 1991 li estis asistanto en la politeknika lernejo, inter 1992-1995 li estis asistanto en Budapeŝto. En 1995 li akiris Ph.D en Budapeŝto. Inter 1995-2008 li instruis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, sed ankaŭ interrompoj okazis pro eksterlandaj prelegoj kaj esploroj (ekzemple en la studjaro 2005 li instruis en Karlsruhe). En 2006 li doktoriĝis (DSc) antaŭ la Hungara Scienca Akademio, en la sekva jaro li estis nomumita profesoro. En 2011 li instruis en Berlino.

Li havas edzinon, kiu naskis kvarfoje. Li ricevis diversajn stipendiojn, ekde 1999 diversajn premiojn. Li okupiĝas ĉefe pri solid-stata fiziko.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Analytical calculation of the finite-size crossover spectrum of the anisotropic two-channel Kondo model (2000) - kun iu
  • Orbital fluctuations and strong correlations in quantum dots (2006)
  • Mixtures of ultracold atoms in one-dimensional disordered potentials (2012) - kun aliaj

Fontoj redakti