Germana Dendrologia Societo

Germana Dendrologia Societo (germane: Deutsche Dendrologische Gesellschaft, mallongigo: DDG) estas klubo en Germanujo por arbemuloj; ĝi havas ĉ. 1300 membrojn.[1]

Germana Dendrologia Societo
profesia societo • conservation organization • premgrupo
Komenco 1892 vd
Lando(j) Germanio vd
Agareo

dendrologio

Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr
50-jaraĝa arbo Sequoia gigantea kun sia plantinto, Klein-Flottbek (1892)

La okupiĝo pri dendrologio kaj la konservado de granda gamo da hejmaj arboj kaj arbustoj en kiel ankaŭ la kono de ekzotikaj kreskaĵoj, ĝenerale la (protektota) naturo estas la celaro de ĝi. Tion oni volas atingi per jaraj kunvenoj, pluklerigoj, ekskursoj, studvojaĝoj - ene kaj ekstere de Germanujo - kaj publikaj lernigoj al ekstersocietanoj.

Po kvar numerojn de kluborgano por jaro ĝuas la membroj, kies titolo estas Ginkgoblätter. La jarlibroj nomiĝas Mitteilungen der Deutschen Dendrologischen Gesellschaft havante enhavon pli sciencan.

Ĉiun jaron oni aljuĝas por junaj talentitoj la premion Camillo-Schneider-Preis. En 2016 kaj 2017 DDG organizas nacian antaŭkonkurson pri la plej impona arbo por trovi kandidaton por la eŭropa arbo de la jaro. Por tio oni elektis al ĉiumonataj proponoj (Champion Trees)[2] en la internacia arbotago (la 25-an de aprilo) la jaran gajnanton. Ĝi la sekvan jaron partprenis la eŭropan konkurson. En 2016 ĝi estis[3] giganta tilio en Heede kaj en 2017[4] fago de Hoppenrade (Plattenburg).

De 2019 DDG ankaŭ strebas pligrandigi la intereson pri malnovaj arboj. Unua arbo kiu iĝis nacia naturheredaĵo estis la inter ses kaj ok jarcentojn aĝa giganga tilio de Heede.[5]

La monografia posedaro de DDG povas inspektiĝi kaj foliumiĝi en la sekcio forstscienca/arbarekologia de la universitata biblioteko de Göttingen. Inter 1902 kaj 1934 grafo Fritz von Schwerin prezidantis, inter 2008 kaj 2017 Peter Adam Schmidt.[6] Prezidanto en 2023 estas Eike Jörn Jablonski.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. "Über uns - Deutsche Dendrologische Gesellschaft."
  2. "Champion Trees im Porträt."
  3. "Millennial Lime Tree of Heede."
  4. "Climbing Beech in Hoppenrade."
  5. "DDG-Initiative startet erfolgreich: Heeder Linde ist „Nationalerbe-Baŭm“ Nummer 1.", oktobro 2019.
  6. aŭtora prezento de Schmidt[rompita ligilo] sur eldoneja hejmpaĝo