Germana Instituto pri Medicina Dokumentado kaj Informado
La "Germana Instituto pri Medicina Dokumentado kaj Informado" - germane Deutsches Institut für Medizinische Dokumentation und Information (DIMDI) - estas centra oficejo de la registaro de Germanio pere de ties ministerio pri sano. La instituto fondiĝis en 1969 kaj havas sian sidejon en Kolonjo. Inter la ĉefaj taskoj de la instituto estas rapide kaj simple disponigi al la fake interesita publiko (aparte en la germana lingvo, sed ne nepre nur) aktualajn informojn el la vasta gamo de medicinaj temoj.
Germana Instituto pri Medicina Dokumentado kaj Informado | ||
---|---|---|
federacia agentejo de Germanio | ||
Komenco | 1969 vd | |
Fino | 26-a de majo 2020 vd | |
Poste | Federal Institute for Drugs and Medical Devices vd | |
Geografia situo | 50° 55′ 45″ N, 6° 56′ 57″ O (mapo)50.929056.94927Koordinatoj: 50° 55′ 45″ N, 6° 56′ 57″ O (mapo) | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Kolonjo | |
Adreso | Waisenhausgasse 36-38a, Köln | |
Poŝtkodo | 50676 | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La instituto estas eldonanto de la germanlingvaj versioj de pluraj internaciaj medicinaj klasifikoj, kiel la Klasifiko Internacia de Malsanoj, la Internacia Klasifiko de korpa Funkciado, Malkapablo kaj Sano, kaj la Internacia Klasifiko pri Proceduroj en Medicino respektive ties germanlingva adapto „Operacia kaj Procedura Ŝlosilo“, germane mallongigata OPS. Krome ĝi eldonas medicinajn tezaŭrojn kaj terminarojn, kiuj interalie gravas por la elektronika interŝanĝo de medicinaj informoj inter fakaj instancoj.
Aldone al tio, la instituto havas specialajn informajn sistemojn pri kuraciloj, medicinproduktaĵoj kaj juĝiloj de santeknologiaĵoj. En la retejo de la instituto disponeblas vastaj primedicinaj informoj, ekzemple ekde aprilo 2009 listo de retejaj apotekoj, kiuj ebligas al konsumantoj kontroli ĉu retejo vendanta kuracilojn vere estas registrita reteja apoteko. Sume en la instituta retejo akireblas vasta gamo da datumaroj pri medicino, farmakologio, toksikologio kaj psikologio – sume proksimume 70 datumaroj kun iom pli ol 100 milionoj da informaj unuoj.
Preskaŭ ĉiuj datumaroj estas publikaj, kaj proksimume duono el ili alireblas senkoste. Iuj datumaroj pro germanaj leĝoj estas limigitaj al nur fakuloj, precipe kuracistoj kaj apotekistoj, kaj tial nur uzeblas post registriĝo kaj per specifaj kodoj.
La Monda Organizaĵo pri Sano konfirmis la instituton en 2003 kaj 2008 kiel germanlingva "kunlabora centro por la familio de internaciaj klasifikoj" (angle "Collaboration Centre for the Family of International Classifications", germane "Kooperationszentrum für das System Internationaler Klassifikationen").
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo germane
- datumara serĉilo de la instituta retejo Arkivigite je 2018-03-23 per la retarkivo Wayback Machine