Germana Federacio

(Alidirektita el Germana Konfederacio)

La Germana Federacio (germane Deutscher Bund) estis malstrikta federacio el 35 germanaj princlandoj kaj kvar liberaj urboj, formiĝinta en junio 1815 okaze de la Viena kongreso. La Federacio anstataŭis fakte la Sanktan Romian Imperion..

Germana Federacio
Origina nomo Deutscher Bund
 Sankta Romia Imperio
 Rejna Federacio
18151866 Nordgermana Federacio 

War ensign of the German Empire Navy 1848-1852.svg

Wappen Deutscher Bund.svg

Geografio
Deutscher Bund.png
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
malstrikta federacio
neunueca
Estiĝo:
formita de la Viena Kongreso en 1815
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Sankta Romia Imperio Sankta Romia Imperio
Rejna Federacio Rejna Federacio
Postsekvaj ŝtatoj:
Nordgermana Federacio Nordgermana Federacio
Historio
Information icon.svg
vdr

Laŭ la fonda akto ĝia celo estis "la konservo de la ekstera kaj interna sekureco de Germanio kaj la sendependeco kaj netuŝebleco de la unuopaj germanaj ŝtatoj".

Plej potencaj ŝtatoj en ĝi estis Aŭstrio kaj Prusio, ceteraj meze gravaj estis Saksio, Bavario, Badeno kaj Virtembergo.

La Germana Federacio ekzistis ĝis la prusa-aŭstria milito, en 1866. En 1867 estis fondita ĝia posteulo Nordgermana Federacio sub la prezido de Prusio. Tio estis paŝo al la Germana Imperiestra Regno de 1871.

Liberaj urboj en la federacioRedakti

La kvar liberaj urboj, kiuj eniris la federacion, estis Frankfurto, Bremeno, Hamburgo kaj Lubeko. Bremen kaj Hamburg nun havas la statuson de federacia lando (urboŝtato).

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti