La germana alfabeto estas latinlitera alfabeto uzata por skribiĝo de la germana lingvo. Ĝi amplekse uzatas en Germanio, Aŭstrio, Svislando, Liĥtenŝtejno kaj Luksemburgo (la tiel nomata "Germanlingvio"), krome en ŝtatoj kun signifaj multgeneracie tie loĝantaj germanlingvaj malplimultoj, ekzemple en Belgio (la Germanlingva Komunumo de Belgio), Danio (norda parto de la regiono Ŝlesvigo), Italio Sudtirolo kaj Pollando (Supra Silezio).

La germana alfabeto estas ampleksigo de la latina alfabeto. Laŭ la nuntempa norma uzo ĝi ampleskas la 26 bazajn alfabetojn de la latina alfabeto, la tri umlaŭtojn Ä, Ö, Ü) kaj la literon ß (esperante nomata sozo, ĉar origine temas pri ligo de la literoj so kaj zo, aŭ esceto, laŭ la germanlingva formo Eszett (prononco [EScet], "es"=so, "zett"=zo). Tamen en Svislando kaj Liĥtenŝtejno oni ne plu uzas la literon sozo, se anstataŭigas ĝin per la literkombinaĵo "ss". Tradicie la litero sozo, kiu neniam aperas komence de litero, ne havis majusklan variaĵon, nur minusklan; nur ekde 2008 la literaro unikodo ankaŭ havas majusklan sozon, kiu daŭre pridisputatas: laŭ la regularo de la ortografia reformo de la germana lingvo ĝi menciatas ekde junio 2017, kaj la ortografia konsilio (Rechtschreibrat) de la germana lingvo en decembro 2016 rekomendis oficiale aprobi ĝin.

Majuskloj A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z Ä Ö Ü
Minuskloj a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z ä ö ü ß
Elparolo (IPA) beː t͡seː deː ɛf ɡeː haː jɔt[1] kaː ɛl ɛm ɛn peː kuː[2] ɛʁ ɛs teː faʊ̯ veː ɪks ˈʏpsilɔn t͡sɛt ɛː øː ɛsˈt͡sɛt
  1. En Austrujo ankaŭ [jeː]
  2. En Austrujo [kveː]

Laŭ la germana lingvo, la nomoj de la unuopaj literoj estas gramatike neŭtraj: „das A“, „das B“ ktp.