Tutgermania teamo en la Vintra Olimpiko 1956
La germana teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1956 en Cortina d'Ampezzo havis 63 sportistojn. Ili partoprenis en 8 fakoj. Flagtenanto de la germana teamo estis Andreas Ostler. La sportistoj atingis unu oran kaj unu bronzan medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 9-an rangon.
Tutgermania teamo en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Vintra Olimpiko 1956 en Cortina d'Ampezzo | ||||||||||||
63 sportistoj en 8 disciplinoj (fakoj) | ||||||||||||
Flagoportanto | Andreas Ostler | |||||||||||
Medaloj Rango: #9 |
oro 1 |
arĝento 0 |
bronzo 1 |
sumo 2 |
||||||||
Olimpika historio | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1896 · 1900 · 1904 · 1908 · 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 19561 · 19601 · 19641 · 19682 · 19722 · 19762 · 19802 · 19842 · 19882 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 19561 · 19601 · 19641 · 19682 · 19722 · 19762 · 19802 · 19842 · 19882 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 1 Kiel la Tutgermania olimpia teamo 2 Kiel Okcidenta Germanio |
||||||||||||
Aliaj parencaj aperoj | ||||||||||||
Okcidenta Germanio (1968–1988) Orienta Germanio (1968–1988) Sarlando (1952) |
Estis la unua fojo ke sportistoj el ambaŭ postmilitaj germaniaj ŝtatoj rajtis komune partopreni olimpikojn kadre de Tutgermania olimpia teamo - tio ripetiĝas dum la somera olimpiko 1956 10 monatojn pli poste kaj dum ambaŭ olimpikoj de 1960 kaj 1964. En la komuna teamo de la Vintra Olimpiko 1956 akceptiĝis 52 atletoj de la okcidenta Federacia Respubliko Germanio kaj 11 atletoj de la orienta Germana Demokratia Respubliko. La komuna teamo sume ne estis tiom sukcesa kiom kutime en olimpikoj: la solan oran medalon kolektis la okcidentgermanino Rosa „Ossi“ Reichert en slalomego.