Gesualdo Manzella Frontini

Gesualdo Manzella Frontini (Katanio, la 28-an de oktobro 1885 – Katanio, 2-an de septembro 1965) estis poeto, ĵurnalisto kaj verkisto el Italio. Li estis lernanto de Luigi Capuana, diplomiĝis pri literaturo (1906) filologio (1908), li instruis en la klasikaj mezlernejoj de Prato, Luino, Cassino, Lucera kaj en la mezlernejoj de Katanio, Cutelli kaj Spedalieri. Katanio-korespondanto de Federico De Maria, la nomo de Manzella Frontini aperas en ĉiuj literaturaj revuoj de Katanio, Mesino kaj Palermo en la fruaj jaroj de la jarcento, kune kun ĉiuj plej resonantaj nomoj de la provinca kulturo de tiu tempo. Li estis unu el la plej gravaj reprezentantoj de Futurismo en Sicilio.

Gesualdo Manzella Frontini
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1885 (1885-10-28)
en Katanio
Morto 2-an de septembro 1965 (1965-09-02) (79-jaraĝa)
en Katanio
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Profesio
Okupo poeto • verkistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr