Ghissignies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 423 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Ghissignies
Urbodomo-Lernejo
Urbodomo-Lernejo
Urbodomo-Lernejo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Quesnoy-Est
INSEE kodo 59259 [+]
Poŝtkodo 59530
Kodo laŭ INSEE 59259
Politiko
Urbestro S-ro Pierre Deudon
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 458 (2 008)
Loĝdenso 101 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 50°13′38″N 3°37′04″O  /  50.22722°N, 3.61778°O / 50.22722; 3.61778 (Ghissignies) (mapo) Koordinatoj: 50°13′38″N 3°37′04″O  /  50.22722°N, 3.61778°O / 50.22722; 3.61778 (Ghissignies) (mapo)
Alto 82 m - 134 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 4,52 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Ghissignies en Francio
50° 13′ 38″ Nordo 3° 37′ 04″ Oriento / 50.2272222222 °N, 3.61777777778 °O / 50.2272222222; 3.61777777778 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ghissignies [+]
vdr
Blazono de Ghissignies.
Blazono de Ghissignies.

Geografio redakti

Ghissignies estas unu el la multaj vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Le Quesnoy. La regiono de Le Quesnoy troviĝas centre de triangulo formita de Valenciennes, Cambrai kaj Maubeuge, okcidente de la forsto Mormal.

La vilaĝo Ghissignies troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Ghissignies etendiĝas sur 4,52 km².

Historio redakti

La vilaĝo estis liberigita la 23-an de oktobro 1918 de britaj soldatoj, kiuj alvenis el Salesches. Okazis grava batalo por okupi la ponton super la riverto Ecaillon.

Vidindaĵoj redakti

La preĝejo Saint-Jean-Baptiste staras centre de la vilaĝo, kaj estis konstruita inter 1869 kaj 1873 sur la loko, kie antaŭe ekzistis preĝejo de la 17-a jarcento. Ununura sonorilo estis instalita en la kvadrata turo, super kiu videblas 14-metrojn alta pinto. La preĝejo estis tute renovigita en 1995.

Administrado redakti

Ghissignies apartenas al la kantono Quesnoy-Est, kies ĉefurbo estas Le Quesnoy. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti