Rosa gigantea

(Alidirektita el Giganta rozo)

Giganta rozoRosa gigantea estas plantspecio el la genro rozo (Rosa) ene de la familio de la Rozacoj (Rosaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
gigantrozo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Rozaloj Rozales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Rosoideae
Genro: Rozo ’’ Rosa
Specio: R. lucieae
Rosa odorata var. gigantea
COLLETT ex CRÉP.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Ĝi estas tre larĝa arbusto. Ĉe taŭga kreskejo ĝi ankaŭ kreskas kiel grimprozo, kies tigoj grimpas ĝis 30 metrojn en arboj. La alterne sidantaj folioj estas nepare plumaj kaj konsistas el kvin ĝis sep folientojn. la folietojn estas longaj, mallarĝaj kaj molaj.

La planto floras de marto ĝis majo. La diametro estas ĝis kun 15 cm relative granda por sovaĝa rozo. La floroj estas radisimetriaj kaj kvinnombra kun dubla involukro. La kvin liberaj petaloj estas blankaj ĝi flavecaj. La rozfruktoj estas ankaŭ grandaj kaj ane matura stato flavecaj.

Disvastigo redakti

La nautra disvastigejo de tiu rozspecio estas de Junano en okcidenta Ĉinio trans Birmo ĝis Manipuro en Hindio. Ĝi kreskas en arbaroj kun malvarmeta-modera klimato. Tie ĝi kreskas sur ŝtonrompitaĵaj deklivoj kaj en heĝoj.

Sistematiko redakti

La nuntempe akceptita nomo estas Rosa odorata var. gigantea (CRÉPIN) REHDER & E.H.WILSON kun la sinonimo Rosa gigantea COLLETT EX CRÉPIN, Rosa ducloŭii H.LÉV., Rosa macrocarpa WATT EX CRÉPIN, Rosa xanthocarpa WATT EX E.WILLMOTT. La epiteto gigantea rilatas al la neordinara grandeco de la floroj.

Signifo por la ĝardenkulturo redakti

Rosa gigantea estas kelkfoje kultivata en ĝardenoj. Ĝi bezonas relative varmaj regionoj , tial ĝi ekzemple kreskas bone en Kalifornio kaj Sudfrancio. Ĉe temperaturoj sub –8 °C tiu sovaĝrozo ricevas damaĝojn.

Rosa gigantea estas sovaĝrozo tre grava por la bredado de rozoj. Ĝin oni uzis por bredi te-rozoj. Multaj rozoj, kiu estis importitaj en la 18a kaj 19a jarcento el Ĉinio al Eŭropo devenas de Rosa gigantea. Krom grimprozoj, ekzemple la kultivaro 'Belle Portugaise' de la franca rozbredisto Alister Clark, ankaŭ arbustrozoj devenis de tiu rozo.

Literaturo redakti

  • Heinrich Schultheis: Rosen: die besten Arten und Sorten für den Garten, Ulmer, Stuttgart 1996, ISBN 3-8001-6601-1
  • Roger Phillips und Martyn Rix: Rosarium - Ulmers großes Rosenbuch - Die besten Sorten für Garten und Wintergarten, Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2005, ISBN 3-8001-4776-9
  • Charles & Brigid Quest-Ritson: Rosen: die große Enzyklopädie / The Royal Horticultural Society; Übersetzung durch Susanne Bonn; Redaktion: Agnes Pahler; Dorling Kindersley, Starnberg 2004, S. 168, ISBN 3-8310-0590-7