Gipf-Oberfrick

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Gipf)
Gipf-Oberfrick
Blazono de
Katolika preĝejo Sankt-Wendlin en Gipf-Oberfrick
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Laufenburg
Koordinatoj  47° 30′ 0″ N 8° 0′ 20″ O / 47.50000 °N, 8.00556 °O / 47.50000; 8.00556 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 0″ N 8° 0′ 20″ O / 47.50000 °N, 8.00556 °O / 47.50000; 8.00556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3288
Areo 10,17 km²
Alteco 369 m super marnivelo
Poŝtkodo 5073
Komunumkodo 4165
Mapo de Gipf-Oberfick
vdr

Pri la komunumo redakti

Gipf-Oberfrick estas komunumo en la distrikto Laufenburg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 3288 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

 
Komunuma administrejo de Gipf-Obefrick

La komunumo situas meze en la Platĵuraso ĉe la bordo de la rivereto Bruggbach, alfluanto de Sissle. La iam apartaj vilaĝoj Gipf kaj Oberfrick dum la lastaj jaroj kunkreskis inter si kaj kun Frick, kun kiu ili formas aglomeraĵon.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Gipf-Oberfrick limas en nordo kaj nordoriento al Frick, en sudoriento al Ueken kaj Herznach, en sudo al Wölflinswil kaj Wittnau, kaj en okcidento al Wegenstetten kaj Schupfart.

Trafiko redakti

La stacidomo de Frick, de kie estas rektaj trajnoj al Bazelo kaj Zuriko, situas tute proksime de la komunuma limo al Gipf-Oberfrick. Tra la komunumo pasas ankaŭ diversaj poŝtaŭtolinioj.

La komunumo havas krome aliron al la nacia aŭtoŝoseo CH-A3.

Historio redakti

La unua mencio de Gipf datiĝas el la jaro 1259 kiel Cubibe, tiu de Oberfrick el la jaro 1288 kiel Obiren Vrieche.

Dum la bazela tertremo de 1356 detruiĝis la kasteloj Alt-Tierstein kaj Alt-Homberg.

Dum mezepoko Gipf-Oberfrick kune kun Frick apartenis al la Habsburgoj. En la jaro 1792 ĝi estis okupita de francaj trupoj kaj en 1797 integrita al Francio. En 1802 la komunumo estis atribuita kun la cetera Frickvalo al la Helveta Respubliko. Gis 1803 Gipf, Frick kaj Oberfrick formis unu komunumon. Nur ek de tiam samtempe kun la aliĝo de la Frickvalo al la nove fondita Kantono Argovio Gipf-Oberfrick estis disigitaj de Frick kaj formis propran komunumon. La paroĥejo restis ankoraŭ komunuma ĝis 1953.

Eksteraj ligiloj redakti