Wittnau AG
Wittnau estas komunumo en la distrikto Laufenburg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1123 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Wittnau | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Argovio | ||||
Distrikto | Laufenburg | ||||
Koordinatoj | 47° 28′ 53″ N 7° 58′ 40″ O / 47.48139 °N, 7.97778 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 53″ N 7° 58′ 40″ O / 47.48139 °N, 7.97778 °O (mapo) | ||||
Areo | 11,25 km² | ||||
Alteco | 411 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 5064 | ||||
Komunumkodo | {{{kodo}}} | ||||
Geografio
redaktiWittnau situas ĉe la bordo de la rivereto Bruggbach, alfluanto de Sissle en valo inter la altebenaĵoj de la Argovia Tavolĵuraso.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Wittnau limas en nordo al Gipf-Oberfrick, en oriento al Wölflinswil, en sudo al Kienberg (Kantono Soloturno) kaj Anwil (Kantono Bazelo Kampara), kaj en okcidento al Rothenfluh (Kantono Bazelo Kampara) kaj Wegenstetten.
Trafiko
redaktiWittnau estas ligita al la reto de la publika trafiko per poŝtaŭtolinio de Araŭo al Frick.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Wittnau datiĝas el la jaro 828 kiel Witundhove.
En mezepoko regis la Grafoj de Homburg-Thierstein kaj poste la Habsburgoj pri la regiono. La Habsburgoj pandigis en la jaro 1468 la tutan Frick-Valon al Burgonjo post kies tetruo fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1477 Wittnau refariĝis posedaĵo de Aŭstrio.
En la jaro 1797 la Frikvalo fariĝis franca protektoraĵo, kiu en la jaro 1802 estis integrita al la Helveta Respubliko kiel Kantono Frikvalo. En 1803 kun la dissolvo de la Helveta Respubliko la Frikvalo estis integrita al la nova Kantono Argovio, al kiu ankaŭ Wittnau ek de tiam apartenas.