Giridih
Giridih, hindie गिरिडीह estas urbego en nordorienta Barato, en nordorienta parto de subŝtato Ĝarkando, en la samnoma distrikto Giridih, kie ĝi estas ties sidejo.
Giridih | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 815301 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 143 529 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 1 642 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 24° 11′ N, 86° 19′ O (mapo)24.1813888986.31083333Koordinatoj: 24° 11′ N, 86° 19′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 289 m [+] | ||
Areo | 87,4 km² (8 740 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Giridih [+] | |||
Etimologio
redaktiLa loknomo estas derivita de du hindiaj vortoj: giri kaj dih kun signifo de tero de altebenaĵo.
Demografio
redaktiEn 2011 Giridih havis 114 533 (kun la aglomeraĵo 143 529) da loĝantoj kun legopovo 69%. Fine de la 2000-aj jaroj Giridih atingis la internacian kvalifikon urbego (pli alta, ol cent mil).
Geografio
redaktiGiridih situas laŭ rivero sur altebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 289 m super la marnivelo. Dhanbad troviĝas 45, Deoghar 52, Phusro 57, Bokaro 61, Asansol 86, Hazaribag 97, Siuri 122, subŝtata ĉefurbo Ranĉio 134, Monger 135, Gaja (Barato) 150, Kolkato 277, Singrauli 369, tutlanda ĉefurbo Delhio 1031, Mumbajo 1509 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiHistorio de Giridih estas konata ekde la malfrua 18-a jarcento. La britoj konstruis fervojon en 1871, kiu faris facila liveradon de karbonoj, same la evoluo komenciĝis. La distrikto Giridih estis kreita en 1972, pli frue la areo apartenis al Hazaribagh.
Ekonomio
redaktiGiridih estas riĉa je karbonoj kaj glimoj. Tiu lasta materialo estis ekspluita precipe inter la 1960-aj kaj 1980-aj jaroj. Minado de karbonoj daŭras jam de la brita erao.
Lingvoj
redaktiLa oficiala lingvo en Giridih estas la hindia, krome oni multe parolas en en:khortha language.
Eduko
redaktiEn Giridih funkcias 28 bazlernejoj, multe da mezlernejoj kaj kelkaj altlernejoj.
Religio
redaktiLa hinduismo estas la primara religio en Giridih kun preskaŭ 68%, poste sekvas la islamanoj kun pli ol 30%, la aliaj religioj estas malpli, ol 1%.
Trafiko
redaktiGiridih havas preterirantan trairan fervojan linion, krome alia linio foiniĝas en la urbo kaj ligas al la fervoja reto. 4 ĉefvojoj kaj du flankovojoj kuras al la urbego. Giridih havas enlandan flughavenon.
Vidindaĵoj
redakti- diversaj preĝejoj
- festivalo
Fontoj
redakti- WikiTrans