Glando de plantoj
(Alidirektita el Glando (botaniko))
La glandoj de plantoj estas unuopaj ĉeloj, histoj aŭ interĉelaj ejoj, kiuj eligas sekreciaĵojn. La endoplasma retikulo, la golĝa aparato kaj la ĉelkerno estas ofte fortaj en tiuj glandaj ĉeloj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cf/Hypericum-perforatum%28Blatt%29.jpg/220px-Hypericum-perforatum%28Blatt%29.jpg)
Funkcioj de sekreciado
redaktiLa en la ĉelplasmo kreitaj sekreciaĵoj plenumas diversajn funkciojn:
- laktosuko, gumo kaj rezinoj servas por fermi vundojn.
- volatilaj oleoj, aromaĵoj kaj nektaro servas por allogi bestojn.
- la alkaloidoj kaj steroidglikozidoj en la sekreciaĵoj forpelas herbovorulojn.
- en saloriĉaj kreskejoj la salglandoj eligas troajn salojn el la planto.
- karnovoraj plantoj, kiel Drozeracoj, kreas gluajn sekreciaĵojn, per kiuj ili kaptas insektojn, kaj ili havas digestajn glandojn por elligi eksoenzimojn.
Formoj
redaktiSame diversaj kiel la funkcioj estas ankaŭ la formoj de la glandoj:
- se interĉelaj ejoj transprenas la glandan funkcion, tiujn ĉirkaŭas senklorofilaj ĉeloj. Ekzemploj estas la glandoj en la folioj de hiperiko, kiuj aperas kiel malgrandaj kaj helaj punktoj. Same estas la glandoj en la fruktoŝeloj de citronoj kaj bigaradoj.
- surfacaj glandoj kiel la nektarioj konsistas el cilindroformaj aŭ prismaj ĉeloj.
- aliaj formoj de plantaj glandoj estas triĥomoj kaj akvoeligaj hidatodoj.