La glandoj de plantoj estas unuopaj ĉeloj, histojinterĉelaj ejoj, kiuj eligas sekreciojn. La endoplasma retikulo, la golĝa aparato kaj la ĉelkerno estas ofte fortaj en tiuj glandaj ĉeloj.

Glandoj en folio de hiperiko.

Funkcioj de la sekreciado redakti

La en la ĉelplasmo kreitaj sekreciaĵoj plenumas diversajn funkciojn:

  • laktosuko, gumo kaj rezinoj por fermi vundojn.
  • volatilaj oleoj, aromaĵoj kaj nektaro servas por allogi bestojn.
  • la alkaloidoj kaj steroidglikozidoj en la sekreciaĵoj forpelas herbovorulojn.
  • en saloriĉaj kreskejoj la salglandoj eligas troajn salojn el la planto.
  • karnovoraj plantoj, kiel Drozeracoj, kreas gluajn sekreciaĵojn, per kiuj ili kaptas insektojn kaj ili havas digestajn glandojn por elligi eksoenzimojn.

Formoj redakti

Same diversaj kiel la funkcioj estas ankaŭ la formo de la glandoj:

  • se interĉelaj ejoj transprenas la glandan funkcion, tiuj estas ĉirkaŭitaj de senklorofilaj ĉeloj. Ekzemploj estas la glandoj en la folioj de la hiperiko, kiuj aperas kiel malgrandaj kaj helaj punktoj. Same estas la glandoj en la fruktŝeloj de citronoj kaj bigaradoj.
  • surfacaj glandoj kiel la nektarioj konsistas el cilindroformaj aŭ prismaj ĉeloj.
  • aliaj formoj de plantaj glandoj estas triĥomoj kaj akvoeligaj hidatodoj.

Fontoj redakti