Universitato de Glasgovo
universitato ĉe Glasgovo, Skotlando
(Alidirektita el Glasgova Universitato)
Universitato de Glasgovo estas universitato en Britio. Ĝi lokiĝas en urbo Glasgovo en Skotlando. Temas pri unu el sume tri urbaj universitatoj: la aliaj du estas la Kaledonia Universitato de Glasgovo kaj la Universitato de Strathclyde. Ĝi estis fondita en jaro 1451 de reĝo de Skotlando Jakobo la 2-a. En jaro 2005 en ĝi studis ĉirkaŭ 19000 studentoj.