Glauburg

komunumo de Hesio en Germanio

Glauburg - prononco [GLAŬ:burk] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Wetterau de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 3090 loĝantojn.

Glauburg
Blazono
Glauburg (Germanio)
Glauburg (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Wetterau
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06041
Poŝtkodo 63695
Aŭtomobila kodo FB
Oficiala Municipokodo 06440010
Subdivido 2 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Gerd Mordier
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Bahnhofstr. 34
Demografio
Loĝantaro 3090 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 19′ N, 9° 0′ O (mapo)50.3166666666679Koordinatoj: 50° 19′ N, 9° 0′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 130 m
Areo 12,67 km²
Oficiala retejo https://www.glauburg.de/
vdr

La komunumo aparte konatiĝis pro arkeologia trovejo nome Glauberg de tombo kun statuo de kelta princo el la epoko de la La-Tène-kulturo, el la 5-a jarcento antaŭ nia erao. Sur la monto ankaŭ troveblis atestaĵoj de pli postaj jarcentoj ĝis la mezepoko. Aparte pridisputata estas ensemblo de 16 lignaj palisoj, kiuj laŭ iuj sciencistoj estas prahistoria kalendaro, sed eble ankaŭ havis alian funkcion.

la kapo de la homgranda statuo de kelta princo el la epoko de la La-Tène-kulturo, el la 5-a jarcento antaŭ nia erao
ensemblo de 16 lignaj palisoj, kiu eventuale estis prahistoria kalendaro
germania poŝtmarko de 2005 bildigis la statuon de la kelta princo de monto Glauberg


Eksteraj ligiloj redakti