Glekomo

(Alidirektita el Glechoma)

Glekomo (Glechoma) estas palearktisa genro de plantoj kiu apartenas al la lamiacoj (Lamiaceae). Ĝi estas rampa, aroma planto kiu radikas ĉe la nodoj. La nomo verŝajne deriviĝas de la gota vorto 'Gunderaba' kio signifas vundoĉiron. La folioj estas renformaj kun noĉhava rando. Ju pli suna starloko des malpli grandaj estas la folioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Glekomo
hedereca glekomo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Lamiacoj Lamiaceae
Genro: Glekomo Glechoma
Specioj

Vidu liston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La plej konata specio estas la hedereca glekomo (Glechoma hederacea)

La planto floras de marto ĝis junio (en Eŭropo) per viol-blukoloraj floroj, kiuj formas ŝajnflorkronon. Glekomo troviĝas en Eŭrazio kaj estas komuna en okcidenta Eŭropo kaj troviĝas en ĉiaj kreskaĵoj. La planto eĉ kreskas kiel epifito en ekzemple sensuprigitaj salikoj. Ĝi estas bona rampoplanto, kiu ankaŭ verdas dum la vintro. En la printempo la koloro de la planto estas pli malpli violkolora pro la malalta temperaturo kaj dum la somero ĝi estas verda.

Glekomo ankaŭ estas uzata kiel kuracherbo kontraŭ jukado kaj por vundoj. Ĝi ankaŭ helpas kontraŭ juko kiun oni ekhavas de urtikoj, en kies najbareco ĝi ofte kreskas. Ĝi ankaŭ estis uzata en bierfarejoj. Tie ĝi estis la antaŭulo de lupolo.

Kelkaj specioj:

folio
hedereca glekomo maniero de florado
florkrono
florkrono

Vidu ankaŭ redakti