Glora Revolucio

(Alidirektita el Glora Revolucio de 1688)

La Glora Revolucio (angle Glorious Revolution), kelkfoje alinomata Dua Angla Revolucio, estis paca angla revolucio (1688-1689) kiu kaŭzis la eksigon de la reĝo Jakobo la 2-a kaj la alvenon de la filino de tiu ĉi, Maria la 2-a, kaj de ŝia edzo Vilhelmo la 3-a, princo de Oranje. La revolucio starigis novan, pli konstitucian kaj parlamentan monarkion, anstataŭe de la aŭtokrata reĝado de la Stuartoj.

Vilhelmo la 3-a fariĝis la nova angla reĝo post la Glora Revolucio.

La sampartianoj de Jakobo la 2-a, kiu malakceptis la novajn estrojn, ekhavis la kromnomon "Jakobitoj" (Jacobites). Inter ili estis multaj irlandajskotlandaj katolikoj, kiuj estis venkegitaj okaze de la batalo de la Boyne (Irlando, 1690) kaj ĉe Glencoe en 1692 (Skotlando).

La Glora Revolucio estis unu el la plej gravaj okazaĵoj en la historio de Anglio. Ĝi indikis ke reĝo ne regus sen la volo de la popolo, kaj ke ĉiu provo trudi absolutan monarkion al Anglio en la stilo de Ludoviko la 14-a estis kondamnita al fiasko.

La Bill of Rights estas konsiderata orientilo en plifortigo de la potenco de parlamento kaj la senduba determino ke Anglio estas protestanta lando, kaj la dokumento daŭre estas utiligita kiel bazŝtono de brita juro. La fakto, ke la atingoj de la revolucio pasis sen sangoverŝado, donis al ĝi sian kromnomon - "la glora".

Vidu ankaŭ redakti