GONG Xiaofeng (Arko) estas ĉina esperantistino. Ŝi estas profesoro pri media scienco kaj inĝenierado, doktoro pri nutra scienco.

Gong Xiaofeng
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1962 (1962-01-01) (62-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

En Esperantujo, ŝi havas diversajn postenojn:

  • prezidanto de Ĉina Ligo de Esperantistaj Instruistoj (2009-)
  • vicprezidanto de ILEI (2013-2018)
  • estrarano de UEA (2023-)

Biografio redakti

Frua kariero redakti

Ŝi naskiĝis en 1962 en suda Ĉinio kaj kiam ŝi estis unu jaron kaj duonon aĝa, ŝia maldekstra kruro suferis de poliomjelito. Ŝia universitata kariero estis malfaciligita de diskriminacio pro ŝia handikapo. En 1978, kvankam ŝi sukcesis en tre malfacila enirekzameno, la universitatoj rifuzis ŝin. Finfine ŝi akceptiĝis ĉe Jiangxi-a Universitato en dujaran programon sen bakalaŭreco pri kemio por trejni teknikistojn por la universitata laboratorio. Diplomiĝinte en 1981, ŝi estis rifuzita de la laboratoria posteno pro timo, ke ŝia handikapo damaĝos la prestiĝon de la universitato. Ŝi komencis labori kiel kemia analizisto en konstrua mekanika fabriko kie ŝia patro estis ĉefinĝeniero.

Gong jam ekkonis Esperanton de ĵurnala afiŝo en la jarfino de 1980. Du jarojn poste loka Esperanto-grupo hazarde renkontis ŝin kaj invitis ŝin aliĝi al la grupo; du monatojn poste ili elektis ŝin kiel la grup-estrinon kaj redaktorinon de la revuo Verda Burĝono pro ŝia lingvokapablo. Gong trovis la Esperanto-movadon pli akceptema kaj respektema ol ŝiaj antaŭaj medioj. Dum la unuaj 7 jaroj ŝi estis tre vigla organizanto en la regiona Esperanto-movado.

Profesoriĝo redakti

Intertempe handikapuloj en Ĉinio akiris la rajton eniri universitaton sendiskriminacie se ili sukcesis en la enirekzameno. Gong decidis reveni al la universitato por plu studi, kaj sukcese trapasis la tutlandan ekzamenon por magistraj studentoj. En la jaro 1994 ŝi magistriĝis kaj ricevis postenon en la Universitato de Nanchang pro sia eminenta kapablo. Poste ŝi doktoriĝis kaj profesoriĝis (2004). Tia celo estas pli malfacile atingebla por handikapulo en Ĉinio, eĉ inter sanaj samaĝuloj nemultaj povas ricevi la samajn titolojn kiel ŝi. Pro tio, ŝi multe laboris kaj silentis preskaŭ 10 jarojn en Esperantujo, tamen ŝi ankoraŭ korespondadis de tempo al tempo kun kelkaj alilandaj esperantistoj kaj enlandaj famkonataj esperantistoj. En la jaro 1997, invitite de tiama prezidanto de Jiangxi-a E-asocio, ŝi revenis kaj estis elektita kiel vicprezidanto de la provinca E-asocio. Ŝi fariĝis la prezidanto (2006-) kaj organizis famajn sesiojn de Luŝan-forumoj de Esperanto dum la jaroj 2008-2011.

Esperantista revigliĝo redakti

En 2006-2007 ŝi laboris kaj esploris kiel vizitanta profesoro en Universitato Cardiff, Britio. Ŝi aliĝis al loka E-klubo kaj aktive partoprenis ne nur lokajn E-aktivadojn, sed ankaŭ Britan E-kongreson kaj Skotlandan E-kongreson. Ŝi partoprenis la 50-an Internacian Semajnon (IS) en Germanio, dum kiu ŝi sukcese trapasis la ekzamenon pri lingva kapableco organizitan de Germana Esperanto-Instituto. Post tio ŝi faris E-vojaĝon en Francio, Germanio, Svislando, Nederlando kaj Belgio, kaj multe praktikis la lingvon. Reveninte al Ĉinio, ŝi denove fariĝis pli aktiva pri Esperanto. Ŝi tuj komencis instrui Esperanton en sia universitato; ĝis nun sume 621 studentoj lernis Esperanton en la kursoj, kaj ŝi krome gvidis postlecionajn studgrupojn. Ŝi helpis siajn gestudentojn fondi E-asocion en Universitato de Nanĉang en la jaro 2011, kie nun estas pli ol 50 membroj. Ŝi ne nur instruas Esperanton al la studentoj, sed ankaŭ gvidis ilin partopreni seminariojn kaj diversajn trejnkursojn en Kantono, en Hajnano, en Tianjin, ktp.

En la jaro 2008, ŝi klopodis por restarigi ĉinan sekcion de ILEI, kaj finfine sukcesis en marto 2009. De tiam ILEI-CN kreskis rapide kaj havas 90 membrojn (en 2013). Kiel estro de ILEI-CN ŝi ĉeforganizis seminariojn pri E-instruado kaj trejnkursaron en diversaj urboj, ekzemple: ILEI-seminarioj en Luŝan, 2009; Taiyuan, 2010; Tianjin, 2011; Kunming, 2012; la 1-a ILEI-Seminario en Orienta Azio (ISOA) (en Tianjin, 2011); la 2-a ISOA (en Kunming, 2012). E-kursaro: La 1-a Vintra E-Kursaro (VEK) en Hajnano (2010), la 2-a VEK en Guangzhou (2011) kaj la 3-a VEK (E-insulo) en Hajnano (2012, kunorganizanto), 1-a E-kursaro en Xi’an internacia somera E-lernejo (2013), sume 160 el Usono, Nederlando, Japanio, Hispanio, Koreio, Bulgario kaj Ĉinio partoprenis la seminariojn kaj faris entute 40 prelegojn; pli-malpli ol 200 gelernantoj el universitatoj, elementaj lernejoj kaj mezlernejoj partoprenis la kursaron. En la jaro 2012, ŝi sukcese ĉeforganizis la 45-an ILEI-konferencon en Kunmingo, kiun ILEI alte taksis. Ŝi partoprenis la 89-an kaj 97-an UK-ojn. En 2013, ŝi organizis KER-ekzamenon en Zaozhuang, kadre de la 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto. Ŝi mem sukcese trapasis KER-ekzamenon por C1 en la jaro 2012. Ŝi estis dua vicprezidanto de ILEI de 2013 ĝis 2015 kaj sola vicprezidanto de 2015 ĝis 2018. Ekde 2023 ŝi estas estrarano de UEA.

Bibliografio redakti

  • "Kelkaj demandoj al D-ino Gong Xiaofeng (Arko)". 2023. Esperanto 1384(11), p. 219-222.