Müllheim TG

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Grüneck)
- La mallongigo TG en Müllheim TG staras por la svisa Kantono Turgovio. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Müllheim..

Müllheim estas komunumo en la distrikto Frauenfeld (ĝis la 31-a de decembro 2010 distrikto Steckborn) de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2 496 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 2 645 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Müllheim
Blazono de Müllheim
Blazono de Müllheim
Centaŭrotrafikcirklo en la centro de Müllheim
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Steckborn
Geografia situo CH1903: 717417 / 273314 (mapo)47.69Koordinatoj: 47° 36′ N, 9° 0′ O; CH1903: 717417 / 273314 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2645
Areo 8,7 km²
Alteco 413 m super marnivelo
Poŝtkodo 8555
Komunumkodo 4831
Mapo de Müllheim
vdr

Geografio redakti

Müllheim situas ĉe la norda bordo de la rivero Turo (rivero) sude de la montoĉeno Seerücken.

Al Müllheim apartenas krom la kerna vilaĝo Müllheim mem ankaŭ la vilaĝoj Langenhart, Maltbach kaj Grüneck.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Müllheim limas en nordo al Homburg, en la nordorienta pinto al Raperswilen, en oriento al Wigoltingen, en la sudorienta pinto al Amlikon-Bissegg, en sudo al Hüttlingen kaj en okcidento al Pfyn.

Trafiko redakti

Müllheim disponas kaj por la privata kaj por la publika trafiko pri tre bonaj konektoj.

La komunuma stacidomo kun la najbara komunumo Wigoltingen situas ĉe la trajnlinio de Vinterturo tra Frauenfeld kaj Weinfelden al Kreuzlingen kaj Konstanco. La stacidomo estas servita per la regionaj trajnlinioj S8 kaj S30 de la turgovia fervojkompanio THURBO AG.

Sur la teritorio de la komunumo troviĝas la aŭtoŝosetriangulo Grüneck de la sivsa aŭtovojo A7, kie Müllheim disponas pri propra aliro.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Müllheim datiĝas el la jaro 1254 kiel Mulhain kaj la vilaĝo Langenhart estis la unuan fojon skribe menciita en dokumento el la jaro 1264 jam en sia hodiaŭ skribmaniero Langenhart.

En mezepoko en Müllheim regis la Grafoj de Kiburgo, ĝis en la jaro 1460 la Monaĥejo Reichenau aĉetis tiujn rajtojn.

La politika komunumo Müllheim estis kreita en sia hodiaŭa formo per la transformo de la antaŭa municipkomunumo la 1-an de januaro 1968 kunigante ĝin kun la antaŭaj lokkomunumoj Müllheim kaj Langenhart. Tiu-ĉi transformo okazis kadre de turgovia komunumreformo, per kiu oni celis forigi la diferencigon inter lokkomunumoj kaj municipkomunumoj kaj diversaj respondecoj.

Vidindaĵoj redakti

En Müllheim ekzistas multnobraj tre belaj faktrabdomoj el la 19-a jarcento precipe proksime de la protestanta preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Bildoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti