Gradišče (Tišina)
vilaĝo en Slovenio
Gradišče, hungare Muravárhely estas malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en občina Tišina.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/db/Karte_Tisina_si.png/280px-Karte_Tisina_si.png)
Bazaj informoj
redakti- Areo: 3 km²
- Alto super marnivelo: 194 m
- Koordinatoj: 46° 38′ 40.27″ N 16° 6′ 15.33″ O / 46.6445194 °N, 16.1042583 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 38′ 40.27″ N 16° 6′ 15.33″ O / 46.6445194 °N, 16.1042583 °O (mapo)
- Loĝantaro: 370
- Poŝtkodo: 9251
- Aŭtokodo: MS
Situo
redaktiGradišče situas en vasta valo laŭ maldekstra bordo de Muro (rivero), laŭ traira flankovojo.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1365 en formo "Gradisa". Dum la hungara regado oni nombris en Muravárhely 58 domojn kaj 349 homojn. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio.
Fontoj
redakti- hungara kaj slovena Vikipedioj
- w.vasidigikonyvtar.hu
- w.ms.sik.si
- w.geopedia.si