Gramin Ŝakti
organizaĵo en Bangladeŝo
Gramin Ŝakti (bengale গ্রামীণ শক্তি, prononco [GRA:min ŜUKdi], "vilaĝa energio"), estas organizaĵo en Bangladeŝo, kiu evoluis el la sukcesa projekto Gramin-Banko (bengale: গ্রামীণ ব্যাংক, Grāmīṇ Byāṃk, "vilaĝa banko"), kiu kune kun sia iniciatinto Muhammad Junus ricevis la Nobel-Premion pri Paco en 2006. Intertempe kaj la banko kaj la projekto Gramin Ŝakti estas parto de tegmenta "Gramin-familio de organizaĵoj". En 2007 al la projekto Gramin Ŝakti estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.
Gramin Ŝakti | ||
---|---|---|
গ্রামীণ শক্তি ° Grameen Shakti | ||
![]() | ||
la iniciatinto Muhammad Junus | ||
negoco | ||
Dum | 1996 - nuntempe | |
Tipo | neregistara organizaĵo | |
Sidejo | Dako, Bangladeŝo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Eksteraj ligiloj Redakti
- Oficiala retejo (angle)
- oficiala paĝo en la retejo facebook
- prezento per la premia komisiono (angle)