Graminikolo
(Alidirektita el Graminicola)
La Graminikolo aŭ Herbobirdo (Graminicola bengalensis) estas specio de birdo klasita en monotipa genro de la familio de Timaliedoj aŭ ankaŭ en la familio de Silviedoj. Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Ĉinio, Barato, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Graminikolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Graminikolo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Graminicola bengalensis (Jerdon, 1863) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Estas ĝenerale bruna birdo kun ankaŭ bruneca iriso kaj hela okulareo (vizaĝo) iom kontrasta kun ruĝecaj krono kaj orelareo; la nuko, kolflankoj kaj supra dorso estas striecaj blankanigrece kaj ankaŭ en flugiloj estas ruĝecaj nuancoj. La subaj partoj estas sablokoloraj. La beko estas fortika ĉebaze kaj longeta. La vosto estas longa kaj larĝa en fino.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Graminicola bengalensis. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
- Collar, N. J. & Robson, C. 2007. Family Timaliidae (Babblers) pp. 70 – 291 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Christie, D.A. eds. Handbook of the Birds of the World, Vol. 12. Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions, Barcelona.