Granda kanjono de Krimeo

(Alidirektita el Granda Kanjono de Krimeo)

Granda kanjono de Krimeo estas la plej granda kanjono de Ukrainio[1]. La kanjono troviĝas en la Krimea montaro kvin kilometrojn sud-orienten de la vilaĝo Sokolinoje (Baĥĉisaraja distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo) kaj estas populara turisma vidindaĵo.

Granda kanjono de Krimeo (Krimeo)
Granda kanjono de Krimeo (Krimeo)
DMS
La kanjono demalsupre
La mallarĝa parto de la kanjono

Geologio kaj geografio redakti

La kanjono formiĝis en supraĵurasiaj kalkoŝtonoj pro la akva erodo antaŭ ĉ. 1,5-2 milionoj da jaroj sur la loko de tektona fendo kaj prezentas malplenaĵon kun glataj muroj. Sur la fundo de la kanjono fluas la rivereto Auzun-Uzen, nutrata de multaj fontoj (la plej granda el ili, nomata Pania, jaraveraĝe produktas 350 litrojn da akvo sekunde); ĝi formas multajn negrandajn (3-4 metrojn altajn) akvofalojn kaj profundaĵojn (ĝis 2,5 metrojn profundajn, la plej fama el ili estas la t. n. "Kuvo de juneco"; krome la fundo estas kovrita de multaj defalaj ŝtonoj kaj ŝtonegoj. Somere kaj aŭtune, kiam precipitaĵoj malmultas, la kanjono iom sekiĝas kaj iĝas pli-malpli facile trairebla de la buŝo ĝis la pinto.

La longo de la kanjono estas ĉ. 3 km., la averaĝaj altoj de ĝiaj muroj estas ĉ. 300-320 m., la minimuma larĝeco de la kanjono estas de 3 ĝis 5 m.[1] En la kanjono regas aparta mikroklimato - pli humida kaj malvarma, ol en la ĉirkaŭa teritorio.

Flaŭro kaj faŭno de la kanjono redakti

La deklivoj de la kanjono estas kovritaj de negrandaj grupoj de krimeaj pinoj. En la suba parto de la kanjono kreskas foliarboj (ĉefe karpenoj, fagoj, fraksenoj, kverkoj). Grava karakterizo de la kanjona flaŭro estas la enesto de multaj maloftaj plantoj (ekz., ordinara taksuso, maloftaj specioj de filikoj kaj orkideoj).

En la rivero de la kanjono troveblas trutoj. Inter mamuloj plej ofte renkonteblas erinacoj, vizeloj, meloj, kapreoloj. Inter birdoj plej oftas paruoj, pegoj, fenikuroj, rubekoloj, filoskopoj kaj garoloj. Multas diversaj lacertoj.

Esploroj kaj moderna stato redakti

Malgraŭ tio, ke la kanjono estis bone konata al la lokaj loĝantoj jam de malnovega tempo, ĝia unua scienca priskribo estis farita nur en la jaro 1925 fare de profesoro I. I. Puzanov.

Jam en la jaro 1947 oni deklaris la Grandan kanjonon natura monumento; en 1974 la teritorio de la kanjono (pli ol 300 hektaroj) estis deklarita kiel natura rezervejo. La vizitado de la kanjono estas pagenda kaj iom limigita.

La plej popularaj objektoj en la kanjono estas la t. n. "Blua lago", la fonto Pania kaj la kavaĵo, plena je la fontaj akvoj - la t. n. "Kuvo de juneco".

La Granda kanjono estas populara turisma vidindaĵo de Krimeo, kvankam plej ofte la turismaj itineroj atingas nur la "Kuvon de juneco", dum la plej mallarĝaj supraj partoj de la kanjono traireblas nur dum plej seka jartempo kaj nur kun speciala ekipaĵo. Ekzistas ankaŭ kelkaj padoj laŭlonge de la kanjono sur ĝiaj supraj randoj, sed ili estas uzataj nur fare de spertaj turistoj.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Granda kanjono de Krimeo (ruse). our-travels.sumy.ua. Arkivita el la originalo je 2012-06-15. Alirita 2012-08-18.

Ligiloj redakti