Grandbeka kanbirdo

La Grandbeka kanbirdo (Acrocephalus orinus) estas birdo de la genro Acrocephalus aŭ kanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj. Tiu specio estis difinita kiel "la malplej konata birdo en la mondo".[1] Ĝi estis konata el ununura specimeno kolektata en Barato en 1867 kaj remalkovrita en naturo en Tajlando en 2006. La identeco de la birdo kaptata en Tajlando estis certigita pere de kongruo de sekvencoj de DNA elprenitaj el ties plumoj; tiu birdo estis poste liberigita. Post la malkovro en naturo, dua specimeno estis malkovrita iinter specimenoj de Acrocephalus dumetorum en la kolektoj de la Natural History Museum ĉe Tring.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grandbeka kanbirdo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Acrocephalus
Specio: A. orinus'
Acrocephalus orinus
(Oberholser, 1905)
Konserva statuso
100 px }
Konserva statuso: Datumoj neadekvataj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Grandbeka kanbirdo pro granda beko kun suba makzelo pli hela, longaj pintecaj vostoplumoj kaj pli longa hind claw povas esti separata enmane de la simila Arbedokanbirdo

Aspekto redakti

 
Unuarangaj flugilplumoj

Tiu specio havas la supran plumaron kaj videblajn partojn de flugiloj kaj vosto olivbrunajn dum la subaj partoj estas helkremokoloraj kun subflugiloj kaj akselplumoj pli palaj; la gorĝo estas blanka kaj ankaŭ videblas blanka okulringo ĉirkaŭ malhelbruna iriso en helbruna vizaĝo, dum la krono estas pli bruna.

La longo de la korpo estas ĉirkaŭ 5 colojn, la vosto 2.3 colojn kaj la flugiloj estas 2.4 colojn longaj. La tarso estas 0.85 colojn dum la beko estas 0.8 colojn, kio estas multe pli longa ol samgenraj specioj, kio nomigas la specion en Esperanto, dum en la latina scienca nomo macrorhyncha kio signifus “kun granda nazo” estis ŝanĝita (vidu sube). La unua unuaranga estas 0.35 colojn dum la dua estas intermeza en longo inter la 9a kaj la 10a. La vosto fermita aspektas gradeca kun diferencoj inter la plej longa kaj la plej mallonga de 0.4 colojn. La tipa specimeno estis havita en la valo Sutlej ne malproksime de Rampur.[3]

La supra makzelo de la beko estas tre malhela, sed la tranĉobordoj kaj tuta suba makzelo estas palaj. La tarsoj, fingroj kaj ungoj estas palbrunaj. La malantaŭa ungo estas pli longa ol ĉe dumetorum. La vostopintoj estas pintecaj kaj pli akre lanĉoformaj ol ĉe dumetorum aŭ ĉe Acrocephalus concinens. La unuarangaj pintoj estas larĝaj kaj pli kvadrataj. Ĵusaj observantoj konstatis, ke ĝi havas kutimon malfermi voston dum manĝado.

La specimenoj el Afganio kaj Kazaĥio sugestas, ke ili reproduktiĝas en Centra Azio kaj plumoŝanĝado indikas, ke ili migras laŭlonge de Himalajo por vintrumi en norda Barato kaj Sudorienta Azio. Oni supozas stabilan aŭ malpliiĝantan populacion.[4]

Historio redakti

Tiu specio estis unuafoje kolektita de Allan Octavian Hume en la Valo Sutlej ĉe Rampuro, Himaĉal-Pradeŝo, Barato la 13an de novembro 1867. Tiu specimeno (registro ĉe BMNH no. 1886.7.8. 1742) estis dekomence provizore priskribita kiel Phyllopneuste macrorhyncha (Hume, 1869[5]) sed la nomo estis ŝanĝata post du jaroj al Acrocephalus macrorhynchus (Hume, 1871). H C Oberholser tamen konstatis en 1905 ke tio neakcepteblas ĉar specimeno el Egiptio priskribita de von Müller en 1853 kiel Calamoherpe macrorhyncha rezultis Acrocephalus stentoreus; tiele la nomo Acrocephalus macrorhynchus estis abandonata favore de A. orinus. La identeco de la specio estis dubinda kaj ĝis 2002 estis konsiderata sinonimo de Stentora kanbirdo (Acrocephalus stentoreus).[6] Aliaj fakuloj konsideris ĝin kiel mutacia Arbedokanbirdo. Ĵusa revizio de la morfologio[7] kaj la mtDNA sugestis, ke ĝi estas distinga specio.[8]

Remalkovro redakti

La 27an de marto de 2006 oni kaptis vivantan specimenon ĉe Medistuda kaj Disvolviga Projekto en Peĉaburio, Tajlando fare de ornitologo Philip Round de Universitato Mahidol. Tiu birdo estis ringata kaj oni elprenis du plumojn, kies DNA kongruis kun tiu de la specimeno de 1867.[9][10]

Baze sur la mallongaj kaj rondoformaj flugiloj, pli fruaj studoj estis sugestintaj, ke tiu estas ŝajne mallongdistanca migranta specio aŭ estas komponata de loĝantaj birdoj. La remalkovro de la dua muzespecimeno el diferenca loko kaj la natura specimeno el Tajlando sugestas, ke tio povus ne esti tia.

Kelkaj ennaturaj identigoj el Okcidenta Bengalo kaj centra Barato estis konsiderataj baze sur kutimaro[11] sed la kaptitaj specimenoj ŝajne ne kongruas kun la specio.[12]

Referencoj redakti

  1. informo de BirdLife. Arkivita el la originalo je 2010-01-30. Alirita 2010-01-10.
  2. Birdlife International Arkivigite je 2010-02-01 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita en amrto de 2007
  3. Oates, E. W. (1889) Fauna of British India. Birds. Volume 1.
  4. Svensson, L., Prŷs-Jones, R., Rasmussen, P.C., Olsson, U. 2008 Discovery of ten new specimens of large-billed reed warbler Acrocephalus orinus, and new insights into its distributional range. Journal of Avian Biology 39 (6):605-610
  5. Hume, A. 1869. Ibis 2 (5): 355–357 (no title).
  6. Grimmett, R., Inskipp, C. & Inskipp, T. 1998. Birds of the Indian Subcontinent. London: A. & C. Black.
  7. Vaurie, C. (1955) Systematic Notes on Palearctic Birds. No. 18:Supplementary Notes on Corvidae, Timaliinae, Alaudidae, Sylviinae, Hirundinidae, and Turdinae. American Museum Novitates. 1753 [1] Arkivigite je 2007-06-12 per la retarkivo Wayback Machine
  8. Bensch, S and D. Pearson (2002) The Large-billed Reed Warbler Acrocephalus orinus revisited. Ibis (2002), 144:259–267 PDF Nucleotide sequence
  9. The Nation, March 6, 2007 Arkivigite je 2007-05-27 per la retarkivo Wayback Machine
  10. Round, Philip D., Bengt Hansson, David J. Pearson, Peter R. Kennerley, Staffan Bensch. (2007) Lost and found: the enigmatic large-billed reed warbler Acrocephalus orinus rediscovered after 139 years. Journal of Avian Biology 38:2 133 PDF
  11. Raju, David, Praveen J. & Mike Prince (2009) A possible record of Large-billed Reed-warbler Acrocephalus orinus from Kanha Tiger Reserve, central India. Indian Birds 4(4):130-133
  12. Raju, DR, S Balachandran, Praveen J, CR Sarath & Mike Prince (2009) More news on the Acrocephalus warblers at Kanha Tiger Reserve. Indian Birds 5(2):46-47

Eksteraj ligiloj redakti