Isérables

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Grands Esserts)

Isérables estas komunumo en la distrikto Martigny en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 883 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Isérables
Blazono de Isérables
Blazono de Isérables
Blazono de Isérables
Aertelfero de Riddes al Isérables
Aertelfero de Riddes al Isérables
Aertelfero de Riddes al Isérables
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Martigny
Koordinatoj  46° 9′ 47″ N 7° 14′ 35″ O / 46.16306 °N, 7.24306 °O / 46.16306; 7.24306 (mapo)Koordinatoj: 46° 9′ 47″ N 7° 14′ 35″ O / 46.16306 °N, 7.24306 °O / 46.16306; 7.24306 (mapo)
Areo 15,23 km²
Alteco 1106 m super marnivelo
Poŝtkodo 1914
Komunumkodo 6134
Mapo de Isérables
Mapo de Isérables
Situa mapo de Isérables
vdr

Geografio redakti

La komunumo Isérables situas en la franclingva Suba Valezo sur la monta deklivo ĉe la suda flankode la Valo de Rodano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Isérables kaj la setlejoj Bulle, Champroux, Cotayer, Grands Esserts, Les Boutses, Les Chenevieres, Les Crêtaux, Les Enteillires kaj Teisa.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,23 km², de kiuj 45,5% estas kovritaj de arbaro, 24,9% servas por agrikulturo kaj 3,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Isérables limas en nordoriento kaj oriento kaj sudoriento al Nendaz, kaj en sudokcidento kaj okcidento kaj nordokcidento al Riddes.

Trafiko redakti

Isérables situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝis la konstruo de la aertelfero en la jaro 1942 la komunumo estis atingeble nur pere de piedpadoj el la valo. En la jaro 1960 estis konstruita la veturebla vojo al Riddes kaj Nendaz. Pere de la aertelfero de Riddes al Isérables la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Isérables datiĝas el la jaro 1227 kiel Aserablos. Dum mezepoko Isérables estis senjorujo kun diversaj sinsekvaj posedantoj, inter kiuj la Senjoroj de Turn kaj la Senjoroj du Châtelard. En de 1490 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Isérables estis parto de la episkopa tablohavaĵo. Eklezie Isérables en 1801 fariĝis memstara paroĥo.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti