Gregorio Ricci-Curbastro

(Alidirektita el Gregorio Ricci)

Gregorio Ricci-Curbastro ([ɡreˈɡɔrjo ˈrittʃi kurˈbastro]; 12a de Januaro 1853 – 6a de Aŭgusto 1925) estis itala matematikisto naskiĝinta en Lugo di Romagna. Li estis fama ĉefe kiel inventinto de la tensorkalkulo, sed ankaŭ publikigis gravajn verkojn pri aliaj fakoj.

Gregorio Ricci-Curbastro
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1853 (1853-01-12)
en Lugo
Morto 6-an de aŭgusto 1925 (1925-08-06) (72-jaraĝa)
en Bolonjo
Tombo cemetery of Lugo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando ItalioPapa Ŝtato
Alma mater Universitato de Romo "La Sapienza"Universitato de BolonjoScuola Normale Superiore di Pisa
Subskribo Gregorio Ricci-Curbastro
Okupo
Okupo matematikisto
Verkoj fluo de Ricci
vdr

Kun sia iama studento Tullio Levi-Civita, li verkis sian plej faman unuopan publikaĵon,[1] nome pioniea verko pri la kalkulo de tensoroj, subskribita kiel de Gregorio Ricci. Tiu ŝajne estis la nura momento kiam Ricci-Curbastro uzis la mallongigitan formon de sia nomo en publikigo, kaj plue tio okazigas konfuzon.

Ricci-Curbastro ankaŭ publikigis gravajn verkojn en aliaj fakoj, kiaj libro pri plej alta algebro kaj pri infinitezima analizo,[2] kaj artikoloj pri la teorio de reelaj nombroj, nome areo en kiu li etendigis la esploradon komencinta de Richard Dedekind.[3]

Publikaĵoj redakti

Notoj redakti

  1. Ricci, Gregorio; Levi-Civita, Tullio (Marto 1900), "Méthodes de calcul différentiel absolu et leurs applications", Mathematische Annalen (Springer) 54 (1–2): 125–201, doi:10.1007/BF01454201, http://www.springerlink.com/content/u21237446l22rgg7/fulltext.pdf [rompita ligilo]
  2. Ricci-Curbastro, Gregorio (1918), Lezioni di Analisi algebrica ed infinitesimale (1926 ed.), Padova: Tip. Universitaria 
  3. Ricci-Curbastro, Gregorio (1897), "Della teoria dei numeri reali secondo il concetto di Dedekind", Gior. di Matem. 35: 22–74 
  4. James, George Oscar (1899). “Review: Lezioni sulla Teoria delle Superficie, by Gregorio Ricci”, Bull. Amer. Math. Soc. 7 (8), p. 359–360. doi:10.1090/s0002-9904-1901-00816-6. 

Referencoj redakti