Grek-katolika preĝejo Anunciacio (Újfehértó)
Preĝejo Anunciacio estas grekokatolika historia monumento en Hungario, en urbo Újfehértó.
Preĝejo Anunciacio | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Anunciacio en Újfehértó
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Újfehértó |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | grekokatolika eklezio |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
diocezo | Hajdúdorog |
dekanujo | Hajdúdorog |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Longo | 30 m |
Larĝo | 10 m |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
La preĝejo konstruiĝis inter 1806-1832, sed la ligna turo estis farita nur en 1858. La turo renoviĝis en 1896 kaj 1907. La sakristio estis konstruita nur en 1906. En 1946 la preĝejo ekstere, en 1965 interne renoviĝis.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en korto. La apuda strato paralelas kun la flanko de la preĝejo. En mezo de la fasado troviĝas la enirejo, pli supre la turo altiĝas. La navo havas 2 flankajn altarojn dediĉitaj al Sankta Nikolao kaj Sankta Antonio el Padovo. La ĉefaltaro estis kreita en 1913, la impona ikonostazo en 1869.