Grete Waitz

(Alidirektita el Grete WAITZ)

Grete WAITZ [GREte vajc] (naskiĝis la 1-an de oktobro 1953 en Oslo, mortis la 19-a de aprilo 2011) estas norvega sportistino (kuristo), naŭfoja gajninto de New York Marathon (Novjorka Maratono), dufoje gajninto de London Marathon (Londona Maratono) kaj plurfoja atinginto de nova mondrekordo je la distanco 3 000m por virinoj.

Ŝi cetere gajnis norvegiajn landajn ĉampionecojn 33 fojojn, gajnis la maratonon dum la monda ĉampioneco de 1983, kvinfoje gajnis la mondan ĉampionecon de trakampa kuro, gajnis la arĝentan medalon en maratono dum la someraj Olimpiaj ludoj en 1984 kaj sepfoje gajnis la Reĝan Pokalon en Norvegio.

Legu ankaŭ pri aliaj longdistancaj kurantoj!