Griza bradorno
La Griza bradorno aŭ Malgranda bradorno (Bradornis microrhynchus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Bradornoj.
Griza bradorno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Griza bradorno
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Bradornis microrhynchus (Reichenow, 1887) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi troviĝas en Orienta Afriko nome en Etiopio, Kenjo, Somalio, Sudano, Tanzanio kaj Ugando. Ties natura habitato estas seka savano kaj subtropika aŭ tropika seka arbustaro.
La Griza aŭ Malgranda bradorno estas malgranda birdo, kies kapo kaj dorso estas grizbrunaj (kun pli malhelaj flugiloj kaj vosto, kies plumoj -ĉefe en flugiloj- havas helajn bordojn), dum la beko kaj kruroj estas nigraj. Ankaŭ la bridareo kaj traokulo estas pli malhelaj, dum videblas ne tre rimarkinda hela okulringo. La gorĝo estas blanka kaj la resto de subaj partoj estas sablokoloraj al helbrungrizaj, pli blankecaj centre kaj pli koloraj en flankoj. Fakte ĉiuj membroj de tiu genro estas tre similaj kaj tiu ĉi diferenciĝas pro iom da pli da griza nuanco en la ĝenerale helbruna koloro.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Bradornis microrhynchus. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.