Centro de Vaŭdo (distrikto)

Distrikto de Kantono Vaŭdo, Svislando
(Alidirektita el Gros-de-Vaud)


La Distrikto Centro de Vaŭdo (en la franca lingvo District du Gros-de-Vaud) estas administra unuo de Kantono Vaŭdo. Ĝi havis 39 732 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Echallens.

Distrikto Centro de Vaŭdo
Blazono de la distrikto Gros-de-Vaud
Stacidomo de Echallens, Centro de Vaŭdo
Mapo de la distrikto Gros-de-Vaud
Distriktoj de Kantono Vaŭdo
Kantono Vaŭdo
Ĉefloko Echallens
Geografia situo CH1903: 537057 / 165007 (mapo)46.6333333333336.6166666666667Koordinatoj: 46° 38′ N, 6° 37′ O; CH1903: 537057 / 165007 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 39732  (2012-12-31)
Areo 232,22 km²
Loĝantardenseco 171,1 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2223
vdr

Geografio redakti

La Distrikto Centro de Vaŭdo situas en la Vaŭda Mezlando en la centro de Kantono Vaŭdo norde de Laŭzano.

Komunumoj de la Distrikto Centro de Vaŭdo redakti

La Distrikto Centro de Vaŭdo konsistas (stato en 2013) el 37 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Echallens estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2012-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Assens 1020 5.35 5511
  Bercher 1138 4.25 5512
  Bettens 401 3.75 5471
  Bioley-Orjulaz 457 3.11 5513
  Bottens 1176 6.89 5514
  Boulens 297 3.44 5661
  Bournens 324 3.90 5472
  Boussens 908 3.15 5473
  Bretigny-sur-Morrens 737 2.86 5515
  Cugy 2535 2.90 5516
  Daillens 911 5.52 5480
  Echallens 5345 6.66 5518
  Essertines-sur-Yverdon 867 9.75 5520
  Etagnières 1044 3.79 5521
  Fey 588 7.35 5522
  Froideville 1989 7.08 5523
  Goumoëns 888 10.70 5541
  Jorat-Menthue 1358 17.65 5804
  Lussery-Villars 372 3.73 5487
  Mex 640 2.83 5489
  Montanaire 2321 33.47 5693
  Montilliez 1546 11.94 5540
  Morrens 980 3.66 5527
  Ogens 272 3.41 5680
  Oppens 182 3.59 5923
  Oulens-sous-Echallens 522 5.86 5529
  Pailly 465 5.77 5530
  Penthalaz 2979 3.87 5495
  Penthaz 1644 3.83 5496
  Penthéréaz 373 5.68 5531
  Poliez-Pittet 712 5.01 5533
  Rueyres 250 2.02 5534
  Saint-Barthélemy 760 4.12 5535
  Sullens 880 3.92 5501
  Villars-le-Terroir 831 7.09 5537
  Vuarrens 837 8.96 5539
  Vufflens-la-Ville 1183 5.38 5503
Totale 37 39732 232,22 2223

Historio redakti

La nomo Gros-de-Vaud (Centro de Vaŭdo) estis kreita de la historiisto Louis Vulliemin en la jaro 1875. Ĝi konsistis el la tuta tiama Distrikto Echallens kaj partoj de la distriktoj Laŭzano, Cossonay, Orbe, Yverdon, Payerne kaj Moudon. Surbaze de la administra reformo de 2006 kun efiko de la 1-a de januaro 2008 estis kreita la nova Distrikto Centro de Vaŭdo, kies teritorio pli-malpli kongruas kun la historia regiono Centro de Vaŭdo.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti