Poliez-Pittet
Poliez-Pittet estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 712 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Poliez-Pittet | |
---|---|
Blazono de Poliez-Pittet | |
Preĝejo de Poliez-Pittet | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Centro de Vaŭdo |
Geografia situo | CH1903: 542071 / 164308 (mapo)46.62756.6822222222222Koordinatoj: 46° 38′ N, 6° 41′ O; CH1903: 542071 / 164308 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 712 |
Areo | 5,01 km² |
Alteco | 743 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1041 |
Komunumkodo | 5533 |
Situa mapo de Poliez-Pittet | |
Geografio
redaktiLa komunumo Poliez-Pittet situas sur la molasaj montetoj de Jorat en la Vaŭda Mezlando ĉe la okcidenta flanko de la valo de la rivero Mentue en sudoriento de la regiono nomita Centro de Vaŭdo (en la franca lingvo Gros-de-Vaud), en distanco de proksimume 10 kilometroj nordnordoriente de la kantonĉefurbo Laŭzano kaj 5 kilometroj oriente de la distriktĉefurbo Echallens. La komunumo konsistas el la vilaĝo Poliez-Pittet kaj la setlejoj Pralet, Méregniaux kaj Chenau, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,01 km², de kiuj 35,1% estas kovritaj de arbaro, 55,5% servas por agrikulturo kaj 9,4% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Poliez-Pittet limas en nordo al Montilliez, en oriento al Jorat-Menthue, en sudo al Froideville, kaj en okcidento al Bottens.
Trafiko
redaktiTra Poliez-Pittet pasas en nordoriento al kantona ĉefvojo n-ro 15 de Laŭzano al Thierrens. Tra la vilaĝocentro kondukas konekta vojo de Bottens al Dommartin, kaj konekta vojo konektas la vilaĝocentro kun la kantona ĉefvojo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 8 kilometrojn sudsudokcidente de la komunumo apud Laŭzano.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Poliez-Pittet datiĝas el la jaro 1160 kiel Poleto. Fine de la 19-a jarcento en Poliez-Pittet estis elfositaj la restaĵoj de gaŭla-romia setlejo, kie estis trovitaj pluraj bronzaj statuetoj. Dum mezepoko Poliez-Pittet apartenis al la nobela familio de Bottens. En la jaro 1348 ĝis akiris kune kun la Subvoktejo Bottens la Senjoroj de Orbe kaj Echallens. De 1474 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Poliez-Pittet apartenis al la komunuma berna kaj friburga Senjorujo Orbe-Echallens. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Echallens, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo. [3]
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Poliez-Pittet – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)