Guðmundur Árni Stefánsson
Guðmundur Árni Stefánsson (naskiĝinta la 31-a de oktobro 1955) estas islanda ĵurnalisto kaj politikisto. Li apartenas al politikista familio, ĉar lia patro kaj du fratoj ankaŭ estis parlamentanoj de la Popolpartio. Li estis urbestro en Hafnarfjörður 1986-1993. Li estis vicpartiestro de la Popolpartio 1994-1996 kaj 1999. Li estis parlamentano de la Popolpartio kaj poste ĝia postpartio Alianco inter 1993 kaj 2005.
Guðmundur Árni Stefánsson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1955 (69-jaraĝa) en Hafnarfjörður | ||||
Lingvoj | islanda vd | ||||
Ŝtataneco | Islando vd | ||||
Partio | Popolpartio, Alianco | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
Sanministro de Islando | |||||
Dum | 14-a de junio 1993 – 24-a de junio 1994 | ||||
Antaŭulo | Sighvatur Björgvinsson | ||||
Sekvanto | Sighvatur Björgvinsson | ||||
Ministro pri sociaj aferoj de Islando | |||||
Dum | 24-a de junio 1994 – 12-a de novembro 1994 | ||||
Antaŭulo | Jóhanna Sigurðardóttir | ||||
Sekvanto | Rannveig Guðmundsdóttir | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
- Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Guðmundur.
Guðmundur Árni estas unu de la tre malmultaj islandaj ministroj, kiuj rezignis de sia ministra ofico. La kialo estis pridebatitaj postendisdonoj al amikoj.