Guido Temesszentandrási

Guido Temesszentandrási [temeŝsentandrAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Temesszentandrási Guido estis hungara inĝeniero. Lia origina familia nomo estis Galatik.

Guido Temesszentandrási
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1911 (1911-02-02)
en Sopron
Morto 29-an de aprilo 1986 (1986-04-29) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo inĝeniero
vdr

Guido Galatik [1][rompita ligilo] naskiĝis la 2-an de februaro 1911 en Sopron. Li mortis la 29-an de aprilo 1986 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Guido Temesszentandrási apartenis al la germana minoritato en la lando. Li akiris metalurgian diplomon en altlernejo en sia naskiĝurbo en 1934. Post siaj studoj li eklaboris en fabriko de Manfréd Weiss. Post 3 jaroj li laboris en Salgótarján, baldaŭ en Ózd. Post la 2-a mondmilito li partoprenis en refunkciado de la hungara metalurgia industrio. Inter 1952 kaj 1968 li estis ĉefinĝeniero, poste teknologia direktoro. Li kreis diversajn patentojn. En 1979 li pensiuliĝis. Li ricevis premion Kossuth jam en la unua fojo en 1948. Li havis edzinon ekde 1938, kiu naskis 8 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az előnyújtó hengerlésnél keletkező selejt vizsgálata 1-3 [2]

Memorigiloj redakti

  • premio "Temesszentandrási Guido"

Fontoj redakti