Gujana koturno
La Gujana koturno (Odontophorus gujanensis) estas specio de birdoj de la familio de Odontoforedoj aŭ Amerikaj koturnoj kaj de ties tipa genro de Odontoforoj, kiuj estas perdrikecaj specioj fortikabekaj kaj kun rimarkindaj nigrablankaj gorĝaj aŭ vizaĝaj markoj.
Gujana koturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Gujana koturno
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Odontophorus gujanensis (Gmelin, 1789) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi troviĝas en suda Centrameriko al boliviaj Andoj, nome en Bolivio, Brazilo, Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Gujanoj, Panamo, Peruo, kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.
Aspekto
redaktiTemas pri tre bruna birdo kun larĝa nuda haŭtaĵo ĉirkaŭokula kaj ruĝecbrunaj frunto kaj vangoj, dum la mentono estas iom pli hela kaj la iriso tute malhelbruna. La beko estas nigreca, kaj kun tre dika kaj larĝa supra makzelo, kio krome estas iom hokoforma. La supraj partoj estas tre malhelbrunaj kaj la subaj iom pli helaj.
Subspecioj
redakti- castigatus Bangs, 1901 – sudokcidenta Kosta-Riko kaj (iame?) en okcidenta Panamo.
- marmoratus (Gould, 1844) – orienta Panamo al norda Kolombio kaj nordokcidenta Venezuelo.
- gujanensis (Gmelin, 1789) - sudorienta Venezuelo, Gujanoj kaj Brazilo (suden al Mato Grosso) kaj plej malproksima norda Paragvajo.
- medius Chapman, 1929 - suda Venezuelo kaj nordokcidenta Brazilo.
- buckleyi Chubb, 1919 – bazo de orientaj Andoj de Kolombio, orienta Ekvadoro kaj norda Peruo.
- rufogularis Blake, 1959 – supraj lokoj de rivero Yavari, nordorienta Peruo.
- pachyrhynchus Tschudi, 1844 - orienta Peruo kaj eble ankaŭ okcidenta Bolivio.
- simonsi Chubb, 1919 - orienta Bolivia.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Odontophorus gujanensis. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.