La Gujana tukaneto (Selenidera culik) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. La scienca nomo Selenidera culik estis sugestita de Pacheco & Whitney (2006) kiel ĝusta nomigo laŭ la dunoma nomenklaturo, ĉar ĝis tiam ĝi estis Selenidera piperivora, sed, kiel pruvis Walters (2007), tiu nomo estis jam anataŭokupita.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gujana tukaneto
Gujana tukaneto
Gujana tukaneto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Selenidera
Specio: S. culik
Selenidera culik
(Wagler, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Distribuo de la ses specioj de Selenidera je1969. "S. maculirostris" korespondas al la populacio nune agnoskata kiel S. gouldii, kun la "veraj" S. maculirostris (ne inkluditaj en tiu mapo) loĝanta en la Atlantika arbaro de orienta Sudameriko.
Distribuo de la ses specioj de Selenidera je1969.
"S. maculirostris" korespondas al la populacio nune agnoskata kiel S. gouldii, kun la "veraj" S. maculirostris (ne inkluditaj en tiu mapo) loĝanta en la Atlantika arbaro de orienta Sudameriko.
Distribuo de la ses specioj de Selenidera je1969.
"S. maculirostris" korespondas al la populacio nune agnoskata kiel S. gouldii, kun la "veraj" S. maculirostris (ne inkluditaj en tiu mapo) loĝanta en la Atlantika arbaro de orienta Sudameriko.
Sinonimoj

Selenidera piperivora (Linnaeus, 1766)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Tiu ĉi specio (140 g peza, 33 cm longa, el kiuj la beko estas 7.5 cm) estas unu de la raraj tukanetoj kiuj prezentas klaran ekzemplon de seksa duformismo. La masklo montras nigrajn kronon kaj nukon borditajn de tre flavaj tempioj (“oreloj”) kaj nuka duonkolumo. La supra kaj centra dorsoj estas hele olivverdaj, konstraste kun la flugilplumoj kaj vosto kiuj estas pli malhelaj, sed la pintoj de la vostaj direktilplumoj estas ruĝoranĝaj. La supraj partoj, el la mentono al la anusa zono, estas tute nigraj. Tiu laste menciita estas ruĝa.

La ino kunhavas la samajn kolorojn en supraj partoj, sed la nigra krono estas malpli granda kaj sekvas per larĝa malhelruĝa nuko. La vizaĝo, ĉirkaŭokulo (pli blua), gorĝo kaj brusto estas grizblua, dum ĉe la masklo, montras tiun koloron nur la ĉirkaŭokula zono. La ventro estas helverda. Ĉe ambaŭ seksoj, la beko estas nigra kun largza zono ruĝa ĉebaze, ĉefe en la suba makzelo.

Disvastiĝo redakti

La specio troviĝas en nordokcidenta Brazilo, Franca Gujano, Gujano, Surinamo kaj sudorienta Venezuelo, tio estas nordokcidenta Sudameriko kaj je la regiono nomita de Gujanoj, de kie venas la popola nomo Gujana tukaneto; temas pri komuna specio. Ties natura habitato estas tropika humida arbaro de malaltaj teroj ĝis nur 900 m de altitudo. Malofte en seka arbaro aŭ savano kaj rarega ĉe marbordo.

Kutimaro redakti

Tiu specio ne estas tre socia kaj estas vidata plej ofte ĉu sola ĉu laŭ paroj. Tamen, dum nutrado eblas trafi ĝin ĉe fruktarboj laŭ grupoj ne nur de la sama specio ĝis dekduo da individuoj.

La reproduktado komencas per ceremonio de plumaranĝo. La nesto estas arbotruo, plej ofte de jam uzita nesto, ekzemple de pego, reformita. La enirejo estas ĉirkaŭ 4 aŭ 5 cm kaj la kavaĵo mem estas nur ĉirkaŭ 16 al 40 cm longa. La ino demetas 2 al 4 blankajn ovojn rondoformajn. Ambaŭ gepatroj kovas dum 16 tagoj kaj manĝigas la idojn per insektoj kaj nur poste per frukto. Post 40 tagoj okazas elnestiĝo.

Ili manĝas, krom la diritaj fruktoj kaj insektoj, diversajn etajn vertebrulojn, kiel lacertoj kaj ranetoj.

Oni komencis lastatempe bredi tiun ĉi specion.

Fontoj redakti

  • BirdLife International 2004. Selenidera culik. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 27a Julio 2007.
  • Pacheco, J. F. & B. M. Whitney (2006). Mandatory changes for the scientific names of three neotropical birds. Bull. Brit. Orn. Cl. 126(3):242-244.
  • Walters, M. (2007). The correct name of the Guianan Toucanet: Selenidera culik (Wagler) not S. piperivorus (Linnaeus). Bull. Brit. Orn. 127: 247-249.
  • En la hispana
  • En la franca